Ne plu tiom bonŝanca

La japana ĉefministro Abe Shinzo estas bonŝanca politikisto. En 2007 li subite rezignis pri sia ĉefministra posteno unu jaron post enoficiĝo pro malsano de la dika intesto.

Sed danke al nova medikamento li resaniĝis kaj reokupis la postenon kiel prezidanto de sia Liberal-Demokratia Partio (LDP). Ĉe elektoj de la Ĉambro de Deputitoj en decembro 2012 venkis LDP la Demokratian Partion (DP), kiu ĝis tiam dum tri jaroj regis. Pli precize DP malvenkis pro fiaskintaj politikoj kaj skismoj kaj dispartiĝo.

Trupoj

Ĉar nun LDP kaj aliancaj partioj disponas pri pli ol du trionoj de la seĝoj en ambaŭ parlamentaj ĉambroj, Abe aŭdace kaj senprokraste antaŭenpuŝas siajn politikojn. Plej gravas konstitucia ŝanĝo, kiu permesas, ke japanaj trupoj militservu ie ajn en la mondo kun armeanoj de Usono, kaj refunkciigo de nukleaj centraloj.

Tiuj ĉesis funkcii post la katastrofo en Fukuŝimo. Kontraŭ ambaŭ proponoj montras sin la plimulto de japanoj.

Kunlaboro

Dum la lastaj 70 jaroj, post la dua mondmilito, Japanio nek mortigis eĉ unu alilandan soldaton nek perdis unu el siaj soldatoj en milito. Pro nemilitista, ekonomia, teknologia, edukada, medicina kunlaboro kaj helpo, bazitaj sur la „pacema konstitucio”, Japanio ĝuas en la mondo reputacion kiel neagresema ŝtato.

Verŝajne tamen, pro la absoluta parlamenta plimulto estos aprobitaj la ŝanĝoj proponataj de Abe. Kontraŭe, tamen, preskaŭ 95 % de la profesoroj kaj politikaj fakuloj opinias, ke la kabineta decido kaj la sekvantaj leĝprojektoj lezas la konstitucion.

Protestas ankaŭ ordinaraj homoj. Ĉiutage amase kaj kriante manifestacias kontraŭuloj ekster la parlamentejo. Cetere laŭ opinio-sondoj ŝrumpis la popola subteno por Abe. Nun oni sin demandas, ĉu la bonŝanco de la ĉefministro fine elĉerpiĝas.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07