Post ni, la diluvo!

Antaŭ nelonge la tuta mondo spirretene rigardis la evoluadon de la financa krizo de Grekio. Ankaŭ en Japanio oni ĵurnale kaj televide raportis la politikan negocadon inter Grekio kaj Eŭropa Unio kaj la konfuzon en la socio kaj la popolo.

Ŝajnas, ke la japanoj cinike rigardis la aferojn en Eŭropo kaj priridis la grekan tragedion, sed ĉu la japanoj povas fajfi kaj rigardi la aferojn de Grekio kiel fajron trans la bordo? Ni rigardu la ciferojn.

En marto 2015 la ŝtata ŝuldo de Japanio atingis 1053 milionojn da miliardoj (1 053 000 000 000 000) da enoj (JPY), tio estas 7750 miliardojn da eŭroj. Alivorte, ĉiu naciano ŝuldas po 8,3 milionojn da enoj (61 089 eŭroj), kaj la ŝuldo, kiel procentaĵo de ĝia malneta enlanda produkto (MEP), estas 246 %, dume tiuj por Grekio, Germanio, Francio kaj Italio estas 172 %, 75 %, 117 % kaj 133 % respektive. Ĉu la situacio por Japanio estas malpli bona ol tiu de Grekio? Jes kaj ne.

Por repagi la ŝuldon, ankaŭ la japana registaro devas praktiki severan ekonomian politikon inkluzive de altigo de impostoj kaj malaltigo de la nivelo de sociala bonfarto, kaj ekzistas risko, ke la prezo de la japanaj ŝtataj obligacioj subite plonĝos kaj ke la interezo altiĝos.

Tamen estas granda diferenco inter Grekio kaj Japanio: plejmulto de la kreditoroj de Grekio estas alilandanoj, nome eksterlandaj financaj institucioj, dum la japana registaro ŝuldas plejparte al sia popolo kaj al enlandaj bankoj. Tial la japana registaro ne estas premata de alilandanoj pri redukta ekonomia politiko kaj povas daŭre elspezi multe pli ol enspezi.

Alia diferenco estas, ke ekde la 1990aj jaroj Japanio ĉiujare akumuladis ŝtatan ŝuldon, dum Grekio komencis ŝuldegi nur post la tutmonda financa krizo en 2008. Nu, por kio la japana registaro tiom elspezis? Precipe por la sociala bonfarto kaj stimulado de la konjunkturo. La plimulton de la sociala bonfarto okupas pensioj, medicino kaj maljunulvartado, alivorte socialaj servoj al maljunuloj.

Denove vidu la internacian komparon. Inter du el naŭ kampoj de ŝtata elspezo, nome por maljunuloj (diversaj disdonoj por maljunuloj) kaj por familioj (infanvartado aŭ instigo de plimultigo de naskiĝoj) Japanio disdonis 46,5 % por maljunuloj kaj 5,7 % por familioj, dume Britio 28,7 % kaj 16,9 %, Germanio 32,0 % kaj 8,4 %, Francio 39,9 % kaj 9,4 % kaj Svedio 34,1 % kaj 13,2 % respektive laŭ la raporto de OEKE (Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo) en 2011.

Evidentiĝas, ke en nuna Japanio maljunuloj havas sufiĉe agrablan socialan sekurecon koste de gejunuloj. Kelkaj kritikantoj diras, ke tiu politiko estas atenco aŭ krimo kontraŭ la nunaj gejunuloj aŭ la venonta generacio. Sed la politikistoj tute ne zorgas, ĉar ili konscias nur pri la nuna tempo kaj scias, ke neniu respondecas pri la eventuala krizo aŭ kaoso.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07