Faŭsto hodiaŭ

La faŭsta dilemo hodiaŭ verdire ĉieas. De ĉiuj anguloj vokas, alloge palpebrumas diversformaj revoj pri io granda, io pli.

Mono senĉese bruas. Loterioj, terure alte salajrataj sportistoj aŭ filmaktoroj, la pli kaj pli dominanta plago de spekulado, la senĉesa priekonomia gurdado de politikistoj. La bruo de televido, de kinostelaj amoj, tritagaj youtube-famuloj.

La perfida allogo de la ŝtata povo. La ĉiopova tento de „sekurecaj” agentejoj, komputilaj manipulantoj, misinformaj „servoj”. La sirena alvoko de ĉarlatanaj religiaj misgvidantoj ktp, ktp. Ni vivas tagon post tago skuataj, premataj, se ne taŭzataj, de tiuj mil voĉoj, tiroj, puŝoj, karesoj, tuŝetoj.

Verdire nenio esence novas en ĉio ĉi. Sed la skalo, kiun atingas nun la tuta fenomeno, ne imageblis en antaŭaj epokoj.

Ni vivas, mi dirus, en baze kaj esence faŭsta epoko. Eĉ la scienco ne eskapas la ondegon – aparte ĉar nia ampleksiĝanta konaro kerne rolis kaj rolas en la estiĝo mem de tiu ĉio-platiganta torento.

Pri ĉio ĉi, tamen, kion diri, kio ne estus mem parto de ĝi? Kiel alternativi, subeniri, liberiĝi, sen fariĝi nur unu plia pepeto meze de la milvoĉa koruso? Eble ĝuste en tio troviĝas la vera nuntempa faŭsta turmento.

Atentu tamen, ke la deziro de „io pli” estas en si mem neniel malestiminda. Male, ĝi fundamentas en la homa koro. La paradokso estas, ke el ĝi fontas la plej alta kaj plej terura en la homa konduto.

Tamen kiom el ni kapablas sufiĉe klare percepti la diversajn fadenojn de sia propra koro, por povi almenaŭ iugrade, iusence seniĝi de sklaveco? Kaj, ho ve, ĉu eble tiu deziro mem estus nur unu plia reveto inter la miloj kaj miloj?

Francisko LORRAIN
Kanado

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Francisko Lorrain el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07