Simpla kalkulo

Grava principo de MONATO estas, ke kontribuantoj traktu propralandajn aferojn. Mi, laŭradika germano apud la franca landlimo kun dugeneracia antaŭscio, neniam aŭdacus skribi pri Grekio. Sed jam delonge la ĉiutagaj frumatenaj novaĵoj puŝis min al la komputilo.

Tamen mi rezistis ĉiutagan efemeran komentadon neniam aktualan por nia magazino, dece atendante la solvon de la greka tragedio. Ankaŭ en la nunaj tagoj, fine de junio, ne videblas fino. Evidentiĝas nur kulmino de nesolvebla krizo, eble eklipsa punkto (denove greka pruntovorto).

La hodiaŭa informo estis, ke post la eŭropa internministra konferenco, kiu rifuzis novajn trukoprovojn deflanke de la greka registaro, por Germanio restos porgreka garantio de 80 miliardoj da eŭroj (el la tiulandaj ŝuldoj de entute 320 miliardoj).

Estu feliĉa, se vi ne estas eŭropano. Se ne, kara eŭropa kuncivitano, bonvolu kalkuli kun mi: 80 miliardoj dividite per 80 milionoj da germanlandaj loĝantoj sekvigas 1000 eŭrojn por ĉiu persono, certe ne pluse. Kaj tiu kalkulo rajtigas min skribi pri Grekio, ĉar ĝi koncernas min.

Simpla kalkulo por via estonteco sub la sanktaj signoj de Bruselo: dividu la miliardojn per mil, kaj vi vidas la milionojn da eŭroj, kiujn vi bezonas rilatigi al la loĝantoj de via lando. Tiam vi scias, kiom da ŝuldoj via registaro surmetos sur vian dorson nur por tiu ĉi eta afero aktuale diskonigita. Kaj pripensu, ĉu vi kiel ordema civitano volas tian politikon.

Cetere, la konduto de la greka registaro, kiu laŭte parolas pri la digno kaj la honoro de la greka popolo, kvankam temas nur pri ŝuldoj kontrakte repagendaj, senhonorigas ĉiun eŭropan civitanon, kiu ne pretendas, ke iu alia transprenu la proprajn ŝuldojn.

Kaj ankaŭ la aliaj registaroj en EU simile senhoneste agadas, daŭre dorlotante malbonkondutan membron. Krome, en Eŭropo estas pluraj landoj, kiuj pene sanigis sin mem, kaj aliaj, kiuj estas ankoraŭ en pli mizera stato ol la greka ŝtato.

Ĉiu humanisme edukita eŭropa burĝo povas nur miri, ke la hodiaŭaj grekoj kredas, ke por la laŭdira lulilo de la demokratio validu aliaj reguloj ol por la cetera mondo. Jes ja, Eŭropo estas kulture ligita terpeco jam de tri jarmiloj.

Sed se oni vere intencas starigi funkciantan ekonomian eŭropan pakton, tiam regu reguleco, sincereco kaj honesteco, por ĉiu nedisputeblaj.

Franz-Georg RÖSSLER
korespondanto de MONATO en Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07