Junaj demandoj por maljunaj socioj

En 2012 la plej granda farejo de paperaj vindaĵoj en Japanio raportis, ke la produktado de vindotukoj por maljunuloj superas tiun por beboj. Tiel maljuniĝas la japana socio. En 2060 du el kvin japanoj (39,9 %) estos 60-jaraj aŭ pli.

Hodiaŭ maljuniĝas la popolo de multaj evoluintaj landoj, tamen nenie pli rapide ol en Japanio. Fakuloj nomas socion, kies loĝantaro pli-ol-65-jara atingas 14 % de la tuta popolo, „maljuna socio”, kaj ĉe 21 % „supermaljuna socio”.

Japanio bezonas nur 13 jarojn por fariĝi supermaljuna socio, dum Germanio bezonas 41, Francio 44 kaj Britio 54 jarojn. Ĉi tiu rapida ŝanĝo, en kiu la popolo maljuniĝas, donas malluman, eĉ mornan perspektivon pri la estonteco, kaj prezentas problemojn malfacile solveblajn.

Vartejoj

Ĉar multaj maljunuloj ne povas vivteni sin en sia domo, kaj familianoj ne povas ilin apogi, ili volas aŭ devas loĝi en maljunulejoj. Sed pro manko de maljunulejoj, nun en Japanio pli ol duonmiliono atendas por esti akceptitaj en tiuj ĉi relative malaltkostaj vartejoj.

Krome mankas prizorgantoj kaj flegistoj, ĉar salajroj kaj laborkondiĉoj en maljunulejoj ne bonas. Antaŭvideble, laŭ la japana bonfara ministerio, en 2025 mankos ĉirkaŭ 300 000 flegistoj kaj aliaj helpantoj. Alia problemo: la nombro de maljunuloj suferantaj pro demenco aŭ Alzheimer-malsano.

Leviĝas la demando, kiu ne nur fizike, sed ankaŭ finance subtenos maljuniĝantan popolon. En 1960 unu emeriton subtenis 11,1 pli junaj homoj (inter 20 kaj 64 jaroj). En 2025 estos nur 1,8 „junuloj” por ĉiu emerito. Nun oni demandas sin, kiel la japana socio povos elteni tian ŝarĝon.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07