Nova fakejo vid-al-vide de renoma eldonejo

Dum kelka tempo, en la angla urbo Oksfordo, oni povis observi viglan konstruadon en la strato Walton, vid-al-vide de la renoma eldonejo Oxford University Press. Nun, finfine, aperas tie nova kaj nekutima konstruaĵo, kiu igas homojn scivolaj. Kio ĝi estas? Temas pri la plej juna „ido” de la oksforda universitato, pri la nova hejmo de Blavatnik School of Government (Esperante: Lernejo Blavatnik pri Regado), loko, kie kunfandiĝas multnacia kapitalisma agado, filantropia bonkoreco kaj scienca studado.

Malavara donaco

La fakejo estis fondita en la jaro 2010 kiel internacia scienca institucio, kiu celas al mondo pli bone gvidata, servata kaj regata. Laŭ aserto de universitata informisto, ĝiaj studentoj (38 en 2012, 120 en 2015) plibonigos tutmonde kaj la kvaliton de registaroj kaj ilian publikan politikan agadon, pere de instruado, esplorado kaj partoprenado. Ĉio ĉi eblas danke al malavara donaco fare de Leonard Blavatnik. Naskiĝinte en la urbo Odeso kaj kreskinte en Moskvo, li poste fariĝis usona civitano kaj estas nun rigardata kiel la plej riĉa homo vivanta en Britio.

Kiel entreprenisto kaj bonfaranto, kiu plenumis siajn studojn en la universitatoj Harvard kaj Columbia, li akiris sian monon pere de tutmondaj industrioj interalie en la fakoj mina, kemia kaj telekomunika. Lia propra kontribuo al la nova lernejo estis 75 milionoj da pundoj (proksimume 102 milionoj da eŭroj aŭ 114 milionoj da usonaj dolaroj).

Modernaj teknologioj

Ĝis nun la centro okupis tri malsamajn lokojn. La nova konstruaĵo, kiu oficiale malfermiĝos ĉi-aŭtune, estos hejmo por la tuta fakejo. Ĝin dizajnis la mondfama arkitekturejo Herzog and de Meuron, kiu famiĝis interalie pro la dizajno de la pekina sporta stadiono en 2008. La impresa konstruaĵo estis speciale dizajnita por ebligi liberajn diskutadon, interagadon kaj kunlaboradon. Ĝi enhavos grandan prelego-teatron kaj lernoĉambrojn, de diversa grandeco, ekipitajn per plej modernaj teknologioj. Nefermita forumo (angle: open forum) aparte invitos pro sia abunda natura lumo. Ĉi tie estos spaco por ekspozicioj, diskutoj kaj prezentoj.

Ekologiaj ideoj

Cetere la tuta entrepreno meritas atenton pro siaj ekologiaj ideoj. Hejtado kaj freŝaerprovizo funkcios plej energiŝpareme. Oni utiligos sunpanelojn kaj geotermian energipumpilon. La pluvakvo, siavice, estos kolektata. Jen, sume, plia lumturo en la medio de universitata instruado.

Jens SPILLNER
korespondanto de MONATO en Britio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jens Spillner el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07