Tre bonvena verko, sed ...

Pri la unua mondmilito en Nederlando relative malofte ion oni aŭdas aŭ legas. Nia tiuepoke eble plej fama aŭtoro, Louis Couperus, el la urbo, kie en Germanio li esperis fari brilajn raportaĵojn pri la heroa militado por sia haga taggazeto, verkis pri ĝi iom nostalgie kaj kun seniluziiĝo. Post nelonge li reiris hejmen, al Hago.

Tamen la Granda Milito, kiel prave oni titolis ĝin plurlingve, meritas pli da atento. Tial do estas tre bonvene, ke aperis In Flanders Fields de Herwig Verleyen el Bruĝo, kiu en Toronto fariĝis doktoro honoris causa pro sia multjara dediĉo konigi la verkon kaj vivon de John McCrae en Flandrio. Prave oni donis pro ĉi tiu In Flanders Fields al li la premion de la Asocio de Flandra-Naciaj aŭtoroj.

En la libro troveblas, laŭ mi, ĉio, kion en tia libro oni povas serĉi: la familio de John McCrae, ambaŭ gepatroj (la patrino eĉ legis latine kaj greke!), liaj gefratoj, la familia heredaĵo: estis tradicia tiufamilie la devo servi la patrolandon, sin dediĉi al la apuduloj kaj okupiĝi pri poezio. Ĉiuj tri fadenoj en John kuniĝis: li fariĝis militisto – kun ĉiam pli altaj rangoj, kuracisto – ankaŭ ĉiam pli altrange, kaj poeto, finfine internacie fama, eĉ se nur pro unu poemo.

Militaj spertoj

Liaj unuaj militistaj travivaĵoj, 1899-1901, estis en la milito inter la brita kolonia imperio kaj la sendependiĝemaj buroj. Pro la granda impreso, kiun multloke vekis la prezidanto de la buroj, Paul Krüger – en sia bonvolveka migrado laŭ eŭropaj kortegoj kaj parlamentoj –, kaj pro la relative multaj gazetaj raportaĵoj pri la britaj unuaj koncentrejoj de la mondo, multaj homoj en Eŭropo certe spertis tiun militon multe malpli favore ol John McCrae, kiu vivis la britan flankon. Poste en Montrealo John McCrae rapide avancis kiel kuracisto, laboris pri aŭtopsioj, pri patologio, pri kontaĝaj malsanoj – instruis, verkis studlibrojn ktp. Ankaŭ poemojn fojfoje li aperigis.

En 1914 sekvis Flandrio. La germanaj trupoj, kontraŭe al ĉiu militjuro, ekuzis venengason: la linioj ambaŭflanke apenaŭ milimetrojn moviĝis. Mortis milionoj da homoj. Terura buĉado – John McCrae prizorgis vunditojn, akompanis mortantojn. Tiutempe li verkis sian plej faman poemon In Flanders Fields. Manskribaĵon en la libro oni vidas.

Verleyen detaleme provas montri la ekzaktajn datojn kaj ankaŭ tion, kio plejfunde instigis lin al la verkado ĝuste tiumomente. Post tio li rezonas, kiuj ecoj de la poemo kaŭzis, ke ĝuste ĉi tiu fariĝis la blazona poemo pri la unua mondmilito.

La poemo mem

Kelkaj etaj ĉapitroj montras la postan historion: malsaniĝo de John McCrae kaj morto. Tiam venas pluraj reagaj poemoj al ĉi In Flanders Fields en la angla, plus kelkaj tradukoj en Esperanton.

La dua parto de la libro enhavas plurajn „Rememorojn” pri la aŭtoro kaj la poemo. La tuton sufiĉe trafe ilustras diversaj fotoj. Entute tre inda libro pri fame konata poemo, kiu pripensigas pezajn momentojn el nia homa historio.

Tamena bedaŭro

Pri la traduko kelkfoje mi ne povas fieri: eble plej ĝene estas, ke por la angla larks oni prenas, eble pro sonimito, la vorton „lariksoj”, sed, kiel sciate, tiaj arboj ne flugas. Ankaŭ enestas kelkaj aliaj lingvaj eraretoj, „preĝejo” (konstruaĵo) por „eklezio” (institucio), „presbitera” („presbitero” estas homo; vidu PIV) por „presbiteriana”, fojfoje „lia”, kie konvenus „sia”, sed, kutime, la eraretoj ne donas kialon miskompreni.

Tamen, la tradukinton mi dankas, ĉar li havigis al nia publiko valoran atestaĵon pri inda poemo pri tiu terura unua mondmilito.

Gerrit BERVELING
Herwig Verleyen: In Flanders Fields / En Flandraj kampoj. Eld. FEL, Antverpeno, 2015. 70 paĝoj, binditaj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07