Engaĝiĝo ne mankas por savi la manksan

Antaŭ multaj jaroj ni ricevis en nia hejmo viziton de rimarkinda homo. Temis pri Brian Stowell [brajan stoŭel], manks-insulano kaj tiam unu el la ege malmultaj parolantoj de la loka lingvo. Ĝi iam estis la ĉiutaga idiomo de la tuta loĝantaro de la insulo, sed, ekde ĉirkaŭ la lastaj jardekoj de la 20a jarcento, ĝi estis rigardata kiel formortinta lingvo. Ni konversaciis uzante miksaĵon de niaj respektivaj keltaj lingvoj, li en la manksa, ni en la parenca skot-gaela, kaj ni pli-malpli interkompreniĝis.

Kruroj

La manksa insulo, kies areo estas 572 kvadratkilometroj kaj kies loĝantaro estas proksimume 76 000, situas meze de la Irlanda Maro, inter norda Anglio kaj la irlanda respubliko. Ĝi neniam iĝis parto de la Unuiĝinta Reĝolando de Britio, nek estas regata de la brita parlamento, kies dekretoj ĝenerale ne validas sur la insulo. Ĝia statuso estas priskribita en la angla lingvo kiel Crown Dependency, tio estas teritorio sub la aŭtoritato de la brita monarkio. Tial ĝi posedas siajn proprajn leĝojn, parlamenton, monon, flagon (ruĝan, kun bizara simbolo estigita de tri kunigitaj homaj kruroj) kaj nacian himnon (Arrane Ashoonagh dy Vannin, kiu tradukeblas kiel „Manksa Insulo nia Naskiĝa Lando”). La oficialaj lingvoj tie estas la angla kaj la manksa. La insulo ne estas membro de EU. Ĝia nomo en la manksa estas ManninEllan Vannin.

Asocio

La manksa lingvo (sinnomanta Gaelg Vanninagh) formortadis dum la 20a jarcento kiel unua lingvo, sed poste revivigis ĝin lingvoaktivistoj. Ĝia plej proksima parenco estas la skot-gaela lingvo. La manksa, samkiel la skot-gaela, estis iom influita de la antikva skandinava, sed ĝia deveno estas tute kelta. Ankoraŭ en la 18a jarcento ĝi estis lingvo vivanta, kun ĉirkaŭ 20 000 parolantoj – preskaŭ la tuta tiama loĝantaro de la manks-insulo. Tio ŝanĝiĝis ekde 1765, kiam la Brita Reĝolando ĝin aneksis kaj dum pli ol 100 jaroj subpremis la lingvon. En 1899 estis fondita, por la konservado de la lingvo, Yn Cheshaght Ghailckagh (la manks-gaela asocio). La lingvon parolis kiel gepatran lingvon nur kelkaj homoj en la 1930aj jaroj. Esplorantoj klopodis trovi ankoraŭ homojn parolantajn ĝin, sed ilia nombro estis en 1946 ne pli ol 20 personoj. En la 1950aj jaroj la asocio komencis surbendigi la originan prononcon. Laŭraporte, la lasta denaska parolanto de la lingvo, nome Ned Maddrel, mortis en 1974.

Gasto

La plej elstara korifeo de la revigligo estas sendube Brian Stowell, la sama viro, kiu estis nia gasto antaŭ longe, kiam ni estis freŝe geedziĝintaj. Dum jaroj ni ne plu aŭdis ion pri li, sed iutage mi legis gazetaran raporton pri grava evento, okazinta sur la manksa insulo, kiu rilatis al Brian. Ĝi informis, ke en 2010 la manksa parlamento aljuĝis al li la plej altan honoron pro liaj rimarkindaj kontribuaĵoj al la manksa kulturo. Kiam li estis juna, li iĝis flua parolanto de la insula lingvo kaj surbendigis la voĉojn de maljunaj ankoraŭ ekzistantaj denaskaj parolantoj. Plie, li regis la parencan irlandan lingvon kaj tradukis irlandajn lingvokursojn por instrui la manksan. En 1990, Stowell publikigis manksan tradukon de la infana libro Alico en Mirlando kaj, en 2006, estis eldonita lia libro Dunveryssyn yn Tooder-Folley („La vampiraj murdoj”), la unua plenlonga romano en la manksa. Li plurfoje partoprenas elsendojn de la manksa radio. Li havas la statuson de Yn Lhaihdir („Legisto” aŭ „Leganto”) de la manksa parlamento.

Lernejo

Dumtempe la nombro de la parolantoj kreskis ĝis kelkaj centoj. La personoj, kiuj parolis la lingvon kiel duan lingvon, estis en 1991 jam 634 el ĉirkaŭ 80 000 loĝantoj. Ekde tiu jaro estas rimedoj por ke ĉiu lernanto studu la manksan lingvon kiel duan lingvon. Jam en la unua jaro vizitis la kursojn 1 400 lernantoj. Nun troviĝas eĉ personoj, kiuj parolas la manksan (kune kun la angla) denaske. La plej aĝa el ili en 2005 havis 14 jarojn. La baza lernejo Bunscoill Ghaelgagh en la urbo Saint John’s estas la sola lernejo en la mondo, kie la lecionoj okazas sole en la manksa lingvo kaj kie la infanoj lernas flue paroli ĝin. De tie la lernantoj povas progresi al mezlernejo (angle: High School), kie ili povas ekde la aĝo de 12 jaroj plustudi la manksan, por akiri la ĝeneralan duagradan atestilon pri edukado en la insula lingvo. Oni konstatis, ke tiuj, kiuj estas dulingvaj, pli rapide kaj facile lernas fremdajn lingvojn.

Literumado

Bedaŭrinde, kiam la Biblio (bazo de la literatura lingvo por multaj lingvoj) estis tradukita manksen (la verko estis plenumita en la jaro 1772), la klerika komitato, kiu entreprenis la taskon, elektis literumadon, kiu imitis la nekonsekvencajn kaj netaŭgajn konvenciojn de la skribita angla lingvo, kun iom da influo el la skribita kimra (ekzemple koncerne la uzadon de la litero y) kaj kun la adopto de la unika kombinaĵo çh, kiu respondas la sonon „ĉ”. Ĝi tute malsimilas la keltan ortografion de la skot-gaela aŭ de la irlanda, do, kvankam parolantoj de la aliaj variantoj de la gaela lingvo kapablas iom kompreni la parolatan lingvon, ili tute ne sukcesas legi tekstojn en la manksa, krom post longa alkutimiĝo al ĝia kurioza literumado. Mi iam menciis tion al Brian, kaj li konsentis, ke la irlanda ortografio, aŭ tiu de la simila skot-gaela, estus multe pli konvena. Unuavide la ortografio de la aliaj gaelaj idiomoj povas ŝajni stranga kaj nefonetika, sed ĝi posedas internan logikon, kiu tute mankas en la manksa skribsistemo. Por esplorantoj de la keltaj lingvoj la manksa literumado estas grava obstaklo, ĉar – kiel ĉe nekonataj vortoj kaj nomoj en la angla lingvo – oni neniam povas esti certa pri la efektiva prononco de manksa vorto. Por plie malfaciligi la legadon de la manksa, en tiu lingvo – same kiel en la ceteraj membroj de la gaela familio de keltaj idiomoj, nome la irlanda kaj la skot-gaela – preskaŭ neniu sono respondas aŭ konformas al sonoj de la angla lingvo, kiu apartenas al tute alia lingva familio: la ĝermana.

Testamento

Mi supre asertis, ke neniu, kiu ne studis la manksan, kapablus legi ĝin, sed en unu sola okazo mi sukcesis kompreni mallongan frazon en tiu lingvo. Iam, kiam mi profesie laboris kiel tradukisto, advokato petis, ke mi traduku kelkajn manksajn vortojn, kiujn li trovis en la teksto de la testamento de forpasinta kliento. Feliĉe mi povis, sed tio estis escepto. Longaj tekstoj en la manksa restas por mi volapukaĵo. Tamen mi tute ne deziras, ke miaj asertoj malinstigu iun ajn lerni kaj uzi la interesan lingvon de la bela manksa insulo!

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07