Kalendaroj (2)

Walter Klag asertas (MONATO 2015/4, p. 18), ke alia kalendaro noviga kaj preciza eblas, sed li forgesas diri, ke tia kalendaro logika kaj racia jam ekzistas, kaj estis efektivigita. Temas pri la franca respublika kalendaro, kiu estis oficialigita kaj uzata de oktobro 1793 ĝis decembro 1805. Ĝi estis uzata ankaŭ de la Pariza Komunumo inter marto kaj junio 1871.

Tiu kalendaro enhavas dek du tridek-tagajn monatojn, ĉiujn dividitajn en tri tagdekojn, al kiuj ĝi aldonas kvin (aŭ ses ĉe superjaroj) suplementajn jarfinajn tagojn por festi la jarŝanĝon. Ĉu ne plej simpla, plej logika? Malsimile al la proponita kalendaro de Walter Klag ĝi komencigas la jaron en la aŭtuna ekvinokso, kaj forbalaas la septagan malkonvenan semajnon hereditan de prahistoriaj superstiĉoj. En PIV ĝiaj monatonomoj estas jene esperantigitaj: vendemiero, brumero, frimero, nivozo, pluviozo, ventozo, ĝerminalo, florealo, prerialo, mesidoro, termidoro, fruktidoro.

Tamen, konante la obstaklojn, kiujn ni trovas de baldaŭ cent tridek jaroj por adoptigi la internacian lingvon, mi forte dubas, ke la uzo de tia kalendaro venos antaŭ la paso de kelkaj jarcentoj.

Thierry TAILHADES
Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Thierry Tailhades el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07