Kune kontraŭ ekstremistoj

Kunlabori kontraŭ ĝihadismo interkonsentis kvar EU-ŝtatoj kaj ses landoj el okcidenta Balkanio. Ĉeestis kontraŭterorisman konferencon en Vieno la EU-komisionano pri internaj aferoj, Dimitris Avramopoulos, kaj ministroj de Italio, Slovenio, Kroatio, Aŭstrio kaj de Albanio, Bosnio-Hercegovino, Kosovo, Makedonio, Montenegro kaj Serbio.

Laŭ la aŭstra ministro pri eksteraj aferoj, Sebastian Kurz, identigeblas tri kialoj por okazigi la konferencon „Batali kune kontraŭ ĝihadismo”. Unue, ĝihadismo minacas la internan kaj eksteran sekurecon. Due, ekzistas ligoj inter ekstremistoj en okcidenta Balkanio kaj EU-landoj. Trie, troveblas en la partoprenantaj ŝtatoj problemoj, kiuj favoras krimecon kaj ekstremismon, ekzemple mankantaj perspektivoj por junaj homoj.

Najbaraj

Nepras, aldonis Kurz, ke Aŭstrio subtenu najbarajn landojn en okcidenta Balkanio en ilia batalo kontraŭ ĝihadismo.

Krome, laŭ Johanna Mikl-Leitner, ministrino pri eksteraj aferoj de Aŭstrio, necesas plilarĝigi la EU-registrejon pri kontraŭleĝaj interretaj enhavoj ankaŭ al ŝtatoj de okcidenta Balkanio. Aŭstrio jam proponas al aliaj ŝtatoj informojn de la konsultejo pri ekstremismo, establita en la pasinta jaro, al kiu povas sin turni gepatroj de radikaligitaj gejunuloj.

Aldonis Mikl-Leitner, ke oni pli bone trejnu limgardistojn por malebligi el- kaj en-migradon de perfortopretaj ekstremistoj kaj plifortigi la rilatojn kun la limgarda agentejo Frontex. Endas ankaŭ intensigi kunlaboron kun la eŭropa polica oficejo Europol kaj kun la kontraŭterorisma kunordiganto de EU.

Eksterlandaj

Substrekis Avramopoulos, ke ĝihadismo povas esti solvita nur pere de pli intima kunlaboro de la eŭropaj landoj. Li indikis, ke la nombro de eksterlandaj batalantoj en Sirio kaj Irako kreskas „de tago al tago”.

Ivica Dačić [daĉiĉ], ministro pri eksteraj aferoj de Serbio kaj nuna prezidanto de la Organizaĵo pri sekureco kaj kunlaboro en Eŭropo (OSCE), riproĉis, ke la ĝihadisma minaco longe estis subtaksata. La t.n. islama ŝtato (IS) ekestis en 2006, atentigis Dačić, tamen kontraŭterorisma agado nur en 2014.

Li diris: „Kion ni faris dum tiuj ok jaroj? Serbio avertis, ke Aŭstrio estas centro de vahabitaj ekstremistoj. Hodiaŭ estas en ordo ĉio, kion ni faras. Tamen dum multaj jaroj ni ebligis al ili fortikiĝi.”

Evgeni GEORGIEV
Korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07