Etiko kaj politiko: ĉu eblas?

Verŝajne pravas Platono. Tiuj, kiuj serĉas povon, malsanas. Do ni donu povon al tiuj, kiuj ĝin ne deziras. Bedaŭrinde tio estas ne tre praktika propono. Tamen nuntempe necesas politikistoj – kaj politiko – radikiĝintaj en etiko. Tiel eblos pense kaj age solvi problemojn.

Certe la ekzemplo de Dominique Strauss-Kahn pravigas la tezon de Platono. Strauss-Kahn, konata kiel DSK, estas franca socialista politikisto kaj iama direktoro de la Internacia Mona Fonduso (IMF). En 2012 li povus, laŭ opinio-sondaĵoj, fariĝi la nova prezidanto de Francio.

Tamen en 2011 ĉambristino en novjorka hotelo akuzis lin pri seksperforto. Arestite, DSK rezignis sian IMF-postenon. La jurproceso en Usono poste kolapsis. Nun DSK aperas antaŭ procesejo en Lillo, Francio, akuzita denove pri seksatencoj.

Orgioj

Jam de pluraj jaroj, kaj ĝis 2011, okazis ĉirkaŭ DSK en Lillo, Parizo kaj aliloke orgioj, en kiuj la virinoj estis fakte prostituitinoj. La nuna proceso celas malkovri, ĉu DSK partoprenis en orgioj organizitaj de aliaj, kaj do ne sciis, ke temas pri virinoj pagitaj, aŭ ĉu la eventojn li kunorganizis. Nepras do scii, ĉu DSK kredis, ke la virinoj libere kaj senpage konsentis esti uzataj kiel objektoj.

Klare tamen estas, laŭ telefon-mesaĝoj, ke DSK malrespektis virinojn. Li parolis, kvazaŭ la virinoj estus aĵoj, menciante „novan liveradon”. Cetere, kiam li rimarkis, ke liaj agoj vundas kaj dolorigas, li ne ĉesis.

Demokratioj

Leviĝas la demando, kiel homoj perfortaj kaj senrespektaj povas en t.n. „maturaj demokratioj” fariĝi politikistoj prosperplenaj. Nepras konsideri, kiel tion ŝanĝi.

Provas defendi sin DSK, dirante, ke li estas voluptulo (libertin en la franca) kaj ankaŭ la virinoj. Evidente, se homoj interkonsente volas tiel vivi, ili plene rajtas. Sed okaze de DSK ne temis pri volupto. Temis pri povo, kiun li aplikis por ekspluati malpli fortajn homojn.

Prostituitinoj aŭ ne, li etike ne tiel agu. DSK estas perversulo, kiu ŝatis mise kaj fie uzi sian povon – kaj al ĝuste tiu ĉi homo la franca popolo verŝajne donus en 2012 la plej altan povon en la lando, la prezidantecon.

Kompaso

Kelkaj francoj tamen opinias, ke la konduto de DSK estas privata afero, ke oni povas ĝui orgiojn, eĉ dume perforti, kaj samtempe esti bona politikisto aŭ prezidanto. Sed viro, kiu povas tiel trakti virinojn, ne direktas sin laŭ sufiĉe etika kompaso por regi ŝtaton. Ĉu ne prezidanto protektu ĉiujn, inkluzive virinojn?

Evidente, DSK ne estas la sola, ĉu en, ĉu ekster Francio, kiu tiel ordigas sian vivon. La nuna franca prezidanto, François Hollande [fransŭá olánd], perfidis sian vivkunulinon: ankaŭ li perdis sian legitimecon, ekspluatante la povon, kiun li ĝuas, eĉ se, memkompreneble, la malbono en la du aferoj ne same grandas.

Verdire etiko estas ĉio. Aparte en nunaj tempoj estas bezonata politiko etika, politikistoj etikaj. Eble jam temp' está por pliesplori la tezon de Platono.

Emmanuel WALD
korespondanto de MONATO en Strasburgo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Emmanuel Wald el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07