Nuda naturo, nudaj korpoj

En 2012 ekestis la deka nacia parko de Francio. La Nacia Parko de la Provencaj Fjordetoj (france Parc National des Calanques) estas kreita post pli ol jardeko da laboro fare de aktivuloj, kiel la Marsejlaj Ekskursantoj (france Les Excursionnistes Marseillais).

Ĝi estas la unua nacia parko en Eŭropo, kiu ĉirkaŭas grandan urbon (Marsejlo) kaj enhavas kaj teran kaj maran partojn – pli ol 8300 hektarojn sur tero kaj 43 500 hektarojn en la maro.

Unu el la ŝatokupoj praktikataj en la parko estas naturismo, aŭ nudismo. Necesis vigle defendi ĉi tiun vivmanieron dum la planado de la parko, por ke la estroj ĝin akceptu.

Ĉarto

Tamen la valoroj, kiuj difinas la fjordetojn de la parko (libereco, trankvilo, mensa eskapo kaj bonstato), bone akordiĝas kun tiuj de naturismo. Nun naturismo estas nomata en la parka ĉarto kiel unu el la historiaj aktivaĵoj, tie ĝuata dum pli ol unu jarcento.

Naturismo en Marsejlo komenciĝis en 1907 per malgrandaj izolitaj grupoj. En 1928 oni fondis la asocion Provencaj Naturistoj (france Les Naturistes de Provence, kiu ekzistis ĝis 2001. Impeton donis Joseph Poucel [ĵozéf pusél], ano de la Marsejlaj Ekskursantoj, kiu emfazis la sanigajn efikojn de nudeco en suna kaj mara medio.

Tukoj

Antaŭ ol la regiono fariĝis populara, piediris tra la sovaĝejoj de la nuna parko naturistoj, kiuj kunportis malgrandajn tukojn por sin kovri okaze de renkontiĝoj kun aliaj turistoj. Multnombraj vizitantoj al la fjordetoj kaŭzis pogradan malaperon de la nuda piedirado.

Sed ekde 2000 kelkaj fervoruloj ŝatantaj liberecon rekomencis nude piediri. Ili zorge elektis lokojn kaj horojn por ne ĝeni aliajn. En 2011 estis fondita nova naturista asocio, kiu nun havas 200 membrojn. Flegataj estas nudpiedirado kaj restado en naturistaj centroj por malkovri la regionon kaj ties flaŭron kaj faŭnon.

Thierry SPANJAARD kaj Bruno SAUREZ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Thierry Spanjaard kaj Bruno Saurez el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07