Kiam tremetoj fariĝas tremegoj

Pasintjare, en septembro, pli ol 200 homoj ĝuis aŭtunan veteron ĉe la pinto de la monto Ontake, vulkano 3067 metrojn alta, en la centro de Japanio kaj 200 km okcidente de Tokio.

Subite erupciis la vulkano, tiel ke falegis rokfragmentoj kaj cindroj sur la kapon kaj dorson de la terurataj homoj. Pereis 63.

Komence de la monato la meteologia buroo registris malgrandajn tertremojn ĉirkaŭ la monto, sed ne taksis ilin danĝeraj. Do neniu avertis la monto-grimpantojn pri eventuala risko.

Senhoma

Malfacile estas prognozi vulkanan aktivecon. Ekzemple, en 2013 erupciis submara vulkano proksime al la senhoma insulo Niŝinoŝima (Okcidenta Insulo), 1000 km sude de Tokio. Niŝinoŝima estas la pinto de vulkano, kies bazo staras sur la marfundo 4000 metrojn sube.

Jam erupciis Niŝinoŝima en 1973, sed 40 jarojn poste la lafo grandigis kaj altigis la insulon. Tiel kontribuas la naturo al Japanio, kiu gajnis senmilite kaj sendispute novan teritorion.

La japana insularo, alinome vulkana arkipelago, posedas 110 aktivajn vulkanojn. Vulkano estas taksata aktiva, se ĝi erupciis en la lastaj 10 000 jaroj. Pri la vulkanoj, laŭ fakuloj, kulpas la kvar platoj (pacifika, filipina, eŭrazia kaj nord-amerika) troveblaj sub la insularo.

Cunamo

Japanoj memoras, ke antaŭ 20 jaroj okazis tertremo apud Kobe, kiu viktimigis 6500 homojn. Ili memoras ankaŭ la orient-japanan grandan katastrofon, aŭ cunamon, kiu okazis antaŭ kvar jaroj kaj mortigis aŭ malaperigis ĉirkaŭ 18 500 homojn.

Tamen vulkanoj kunportas ne nur damaĝon sed ankaŭ favoron. Danke al subtera magmo troviĝas pli ol 27 600 varmo- kaj energio-fontoj (bedaŭrinde ne ekspluatataj) por tervarmaj centraloj. Ankaŭ imponaj pejzaĝeroj kiel la monto Fuĵi kaj kaldronaj lagoj estas kreitaj de vulkanoj.

Eksplodis

Fakte japanoj nun sin demandas, kiam erupcios Fuĵi, la plej granda kaj relative juna vulkano en la lando, kiu eksplodis laste en la jaro 1707. Tokio, 90 km malproksime, estas konstruita sur cindroj iam elpafitaj el la vulkano. En oktobro 2014 tri gubernioj okazigis komunan trejnadon kontraŭ erupcio de Fuĵi, kontrolante precipe kontraŭcindrajn rimedojn.

Spertuloj diras: „Se Fuĵi morgaŭ erupcius, tio ne surprizus. Se ĝi erupcius samskale kiel en 1707, damaĝoj en Tokio estus gravaj. Centraloj ne funkcius, aviadiloj ne flugus, aŭtoŝoseoj neuzeblus kaj malsanoj de spirorganoj multiĝus.”

Krome malaperus la nuna eleganta formo de la monto Fuĵi. Aŭ eble, reformita, ĝi fariĝus eĉ pli eleganta.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07