Frido-kunsido

Frida kaj senrida: jen la etoso dum la unua interparolo inter la japana ĉefministro Abe Shinzo kaj la ĉina prezidanto Xi Jinping. Kunsidis la du gvidantoj de la najbaraj landoj en Beijing en novembro 2014. Jen la unua vizito de Abe en la ĉina ĉefurbo post du jaroj kiel japana ĉefministro.

La kunsido tamen daŭris nur 25 minutojn. Raportite estas, ke precipe Xi ne respondis la afablajn vortojn de Abe, kaj turnis sian rigardon for de li.

Sanktejo

Eviti vizitojn kaj interparolojn funde enradikiĝis en la historio de la du landoj. Temas ĉefe pri teritoriaj disputoj. En decembro 2013 Abe vizitis la sanktejon Yasukuni, kie oni apoteozas militomortintojn kaj aldone militokrimulojn. La vizito incitis la koleron de Ĉinio kaj Koreio.

La situacio rilate Koreion preskaŭ samas. Ankaŭ ekzistas disputo pri teritorio kaj pri la tiel nomataj konsolvirinoj disponigitaj al la japana armeo. La malvarma interrilato maltrankviligas Usonon, al kiu ambaŭ estas gravaj koaliciaj landoj.

Konferenco

Tial prezidanto Obama intervenis en marto 2014, okaze de pinta konferenco pri nuklea sekureco en Hago, Nederlando. Kunsidis Obama, Abe kaj la korea prezidanto Park Geun-hye. Tiam la sinteno de Park estis flegma. Abe salutis ŝin en la korea, sed ŝi nek respondis nek ridetis.

La tri najbaraj aziaj landoj, havantaj interplektitajn ekonomiajn kaj kulturajn rilatojn, ne povas pluiri sen interparoloj kaj vizitoj inter siaj gvidantoj: nur Xi kaj Park normale interrilatas.

Por ili, tamen, montri mildan sintenon al Abe denove fajrigos naciisman koleron en la koncernaj landoj. Baldaŭa pliboniĝo de la diplomataj rilatoj ne estas atendebla. Do anstataŭ fajro restos frosto en orienta Azio.

ISIKAWA Takasi
Korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07