Du novaj muzeoj en Belgio

Antaŭ cent jaroj eksplodis la unua mondmilito. Ĉi-okaze la belga provinco Okcidenta Flandrio – la sola provinco, kiun la germanoj okupis nur parte – lanĉis iniciatojn por rememori la militon kaj por krei aŭ renovigi memorlokojn kaj muzeojn. Du tiaj lokoj antaŭ nelonge estis remalfermitaj kaj meritas viziton. Ili tre malsamas: unu estas oficiala kaj luksa, la alia estas modesta projekto de volontuloj kaj montras la germanan flankon.

Kluzoj „Ganzepoot”

Oktobre 1914 la belga, franca kaj brita armeoj retiriĝis sud-okcidenten kaj regrupigis sin malantaŭ la rivero IJzer. Nieuwpoort estis la lasta neokupita belga haveno kaj oni nepre devis malebligi, ke la germanoj okupu la nord-francajn havenojn. Por tio ne estis uzataj armiloj, sed la geografio de la regiono.

La marborda regiono de Belgio estas poldero. Ĝi bezonas sistemon de digoj, kanaloj, kluzoj kaj pumpiloj por resti seka. En Nieuwpoort kuniĝas ses kanaloj, kelkaj uzataj por ŝiptrafiko kaj kelkaj por reguligi la akvonivelon de la poldero. Pro sia formo la tuto de kluzoj ricevis la nomon „Ganzepoot” (ansera piedo).

Jam delonge militistoj subakvigas regionojn por haltigi la malamikon. Ankaŭ en Nieuwpoort oni intencis agi tiel, sed bezonis iom da tempo por fari, laŭ konsiloj de lokuloj, la preparlaborojn. La 21an de oktobro 1914 la kluzisto Karel Cogge kaj la ŝipisto Hendrik Geeraert, kiuj perfekte konis la funkciadon de la kluzoj kaj la situon de la kanaloj, enlasis la marakvon en la polderon. La germanoj ja rimarkis, ke la akvonivelo altiĝis, sed ili komence pensis, ke tion kaŭzis la pluvo. Kiam ili konstatis, kio reale okazas, estis tro malfrue por interveni. Tiel la frontlinio fiksiĝis dum kvar jaroj.

En 1938 apud la kluzoj estis konstruita monumento honore al la reĝo Alberto la 1-a. Ĝi havas formon de cirklo kun diametro de 30 m. Dek kolonoj subtenas ringforman trabon en betono, sur kiu eblas rigardi la ĉirkaŭaĵon. Meze estas la statuo de la reĝo.

Monumento „Westfront”

Dum la jaro 2014 la monumento estis modernigita kaj pligrandigita. Pro tiu kaŭzo ĝi ricevis la nomon „Westfront” (okcidenta fronto). Per la plej modernaj aŭdvidaj iloj ĝi rakontas la historion de la inundigo. En la kela etaĝo estas montrata (per projekciiloj) la panoramo de la frontregiono, kiun pentris Alfred Bastien post la milito. La dimensioj de la originala panoramo estas 115 oble 14 m kaj ĝi bezonus grandegan konstruaĵon por montriĝi. Krome restas spaco por ekspozicioj kaj konferencoj.

Lokaj, provincaj kaj flandraj gravuloj oficiale inaŭguris ĝin la 19an de oktobro 2014. La 28an ĝin vizitis la belga reĝo Filipo, en- kaj ekster-landaj eminentuloj, interalie la germana kancelierino Angela Merkel.

„Westfront” bone atingeblas aŭte. Ĝi troviĝas apud la marborda tramlinio, per kiu atingeblas la fervoja stacidomo de Oostende.

Kanonego „Longa Max”

Post milito oni multe paroladas kaj skribadas pri la venkintoj, malpli pri la venkitoj. Samtiel pri la unua mondmilito. Ja estas la germanaj tombejoj, sed malfacile troveblas muzeo, kiu prezentas la germanan vidpunkton. Escepto estas malgranda muzeo en Koekelare, kiu ekestis ĉe la restaĵoj de germana kanonego el la unua mondmilito. La muzeon funkciigas skipo de volontuloj, helpata de diversfontaj subvencioj. Oni malfermis ĝin pasintsomere.

La kanonego, oficiale nomita „38-cm-SK-L/45”, estas produkto de la firmao Krupp. Origine oni intencis munti ĝin sur ŝipo, sed poste ĝi ankaŭ estis uzata sur trajno kaj sur fiksa fundamento. Ĝi ricevis la kromnomon „Longa Max” kaj devenas de vic-admiralo Maximilian Rogge, kiu respondecis pri la adapto de la origine surŝipa kanono al surtera uzo. Ne konsideru ĝin „Dika Berta”, alia produkto de Krupp.

„Longa Max” estis instalita en Koekelare post la detruo de simila kanono en 1915, kaj celis la nord-francan havenurbon Dunkerque, je distanco de 44 kilometroj. La unuaj obusoj al Dunkerque estis pafitaj la 27an de junio 1917. Fine de la milito la kanonego eluziĝis kaj iĝis malpreciza. Post la milito ĝi restis surloke kaj iĝis turisma allogaĵo, ankaŭ por eksterlandanoj. En 1941, en la dua mondmilito, la germanoj dispecigis ĝin kaj transportis la restaĵojn al Germanio por reuzi la metalon. Restis nur la fundamentoj.

La vivo de germanaj soldatoj

En 1978 estis metita memorŝtono, en 2000 laborgrupo malfermis pacmuzeon, kaj en 2014 ekfunkciis tute nova muzeo. Ĝi montras la vivon de la soldatoj ĉe la alia flanko de la fronto. Koekelare estas taŭga loko por tio, ĉar ĝi estis grava loko por la provizado de la germanaj soldatoj.

La muzeo dependas de volontuloj. Pro tio la vizithoroj estas limigitaj. Vizitonto kontrolu la retpaĝon. La muzeo situas je ĉirkaŭ 20 km oriente de Nieuwpoort kaj atingeblas nur aŭte.

En la centro de Koekelare estas muzeo parte dediĉita al la germana grafikistino Käthe Kollwitz (1867-1945), kies filo Peter mortis komence de la unua milito apud Diksmuide. Ŝia skulptaĵo memore al li nun troviĝas en la germana militista tombejo de Vladslo. La iniciatinto de la muzeo estis la loka instruisto Raf Seys (1928-2012). Eta libro de li pri la skulptaĵo estas tradukita en Esperanton. 1

Retejoj: www.westfrontnieuwpoort.be (nederlanda, franca, germana, angla), www.langemaxmuseum.be (nederlanda, franca, germana, angla), www.koekelare.be/product.aspx?id=32 Informoj pri la Käthe Kollwitz-muzeo (nur en nederlanda, elŝuteblas kvarlingva faldfolio) kaj www.wo1.be (nederlanda kaj angla)

1La afliktitaj gepatroj. Käthe Kollwitz en Flandrio. Raf Seys. Tradukis Raymond Wylleman.
Roland ROTSAERT
estas korespondanto de Monato en Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07