Okazas miraklo

En novembro, en pluraj eŭropaj urboj, videblis longaj vicoj ekster ambasadejoj kaj konsulejoj de Rumanio. La kialo: rumanoj laborantaj ekzemple en Britio, Francio, Germanio kaj Italio volis partopreni nacian baloton por elekti novan prezidanton.

Ili atendis ofte horojn, fojfoje sub pluvo, kaj multaj ne povis voĉdoni, ĉar jam fermiĝis la voĉdonejoj. En Munkeno, Germanio, oni eĉ konsilis, ke voĉdonontoj iru al Prago, Ĉeĥio, ĉar tie ne tiom longis la vicoj. Okazis manifestacioj kaj ekster- kaj en-lande, ekzemple en Bukareŝto, kie per Fejsbuko kuniĝis homoj kontraŭ la neeblo voĉdoni.

Post la unua voĉdonado restis nur du kandidatoj: Victor Ponta, la ĉefministro kaj reprezentanto de la Social-Demokrata Partio, kaj Klaus Iohannis, kandidato de la Liberala Partio, en alianco kun kristan-demokratoj. Venkis en la unua voĉdonado Ponta: en la dua ŝajne nur miraklo kondukus al venko por Iohannis.

Korupto

Tamen Ponta estis kandidato de partio, inter kies membroj troviĝis pluraj homoj, eĉ parlamentanoj kaj iamaj ministroj, akuzitaj pro korupto. Ponta mem estas akuzita pro plagiato. Aliflanke subtenis lin la ortodoksa eklezio, ĉar li estas „rumana ortodoksulo”.

Iohannis, iama profesoro pri fiziko, estis urbestro de la urbo Sibiu, fondita kaj loĝata de saksa loĝantaro. Jam delonge 95 % de la loĝantaro ne estas saksa, sed rumana. Iohannis fariĝis sukcesa kaj populara urbestro, malgraŭ tio, ke li estas ne rumana ortodoksulo, sed evangelia sakso.

Fine ja okazis la miraklo: elektita kiel nova prezidanto estas Iohannis. Nun la rumanoj esperas, ke malaltiĝos senlaboreco kaj korupto. Pli ol duono de la popolo indikis en opiniosondado, ke la lando nun iras en la ĝusta direkto.

Lenke SZÁSZ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenke Szász el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07