Legante la publikigitan version de mia artikolo pri la referendumo en Skotlando (MONATO 2014/11), mi konstatis, kun granda surprizo – kaj iom da konsterno –, ke iu redaktoro transloĝigis min, kaj supozeble mian ŝokitan edzinon al Norda Irlando. Kvankam ni havas bonajn geamikojn en tiu teritorio, ĝi estas la lasta loko en la mondo, kie ni iam intencis loĝi. Nia aktuala hejmo troviĝas en la Irlanda Respubliko. Kiel konvinkitaj apogantoj de la respublika politika sistemo, ni antaŭ longe decidis resti ĉi tie ĝis la tago, kiam Skotlando iĝos libera, sendependa respubliko. Parenteze, ni ambaŭ estas anoj de la daŭre kreskanta Skota Nacia Partio.
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Garbhan MacAiodh el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07 |