Kunfandiĝo de okcidento kaj oriento

En Oksfordo, Anglio, proksime al la urbocentro, troviĝas nova konstruaĵo: la Oksforda Centro pri Islamaj Studoj. Ĝis antaŭ nelonge eblis vidi super konstruejaj bariloj nur minareton kaj moskean kupolon. Lastatempe tamen eblis viziti la ankoraŭ ne finkonstruitan studcentron.

Temas arkitekture pri miksaĵo de la centjaraĝa oksforda kolegio-stilo kun stilo de la klasika periodo de Islamo. Tiel kunfandiĝas la tradicia kun nuntempa universitata vivo tie, kie okcidento orienton renkontas.

Radikoj

La centro, fondita en 1985, estas sendependa institucio de la oksforda universitato por studi Islamon kaj la islaman mondon. La Atlas-projekto, ekzemple, analizas la intelektajn radikojn de la islama civilizacio kaj sociajn movadojn en la islama mondo. Alia programo koncentriĝas pri la vivo de islamanoj en Britio.

Islamo kreskas en Britio. Statistikoj indikas, ke inter 2001 kaj 2010 la nombro de la konvertitoj kreskis de 60 000 ĝis 100 000. Se daŭre kreskos Islamo, jam antaŭ 2030 loĝos en Britio pli da islamanoj ol en Kuvajto.

Tamen post la murdo de brita soldato fare de islamaj fanatikuloj sur londona strato en 2013, kaj pro eventoj aliloke en la mondo, la britoj ne taksas Islamon paca religio. Eble la oksforda centro helpos komprenigi la multfacetajn trajtojn kaj defiojn de Islamo.

Jens SPILLNER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jens Spillner el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07