Prestiĝa medalo al virino el Irano

La juna irana matematikistino Marjam Mirzaĥani ricevis en la pasinta aŭgusto la plej prestiĝan internacian premion pri matematiko, la tiel nomatan medalon Fields [fildz]. Kune kun ŝi, tri aliaj matematikistoj akiris ĉi-jare la premion, kiu estis aljuĝita en Seulo (ĉefurbo de Suda Koreio) dum la Internacia Kongreso de Matematikistoj: temas pri Martina Hairer el Aŭstrio, pri Manjul Bhargava el Kanado (sed hinddevena) kaj pri Artur Ávila Cordeiro de Melo, matematikisto kun duobla ŝtataneco – brazila kaj franca.

Laŭregule, la premio estas donata ĉiun kvaran jaron al junaj matematikistoj, kiuj ankoraŭ ne atingis la aĝlimon de 40 jaroj.

Televidaj kanaloj

La sukceso de Marjam Mirzaĥani estas pro multaj motivoj eksterordinara, kaj altiris la atenton de multaj internaciaj ĵurnaloj kaj televidaj kanaloj. Unue, ŝi estas la sola virino, kiu ricevis ĉi tiun medalon en la longa historio de la premio, komenciĝinta en 1936. Due, ŝi estas ĝis nun la sola persono en la azia lando Irano, kiu ricevis la prestiĝan premion.

Internaciaj Olimpiaj Ludoj

Marjam Mirzaĥani naskiĝis en Teherano en 1977 kaj vivis en tiu urbo ĝis la magistriĝo, kiun ŝi atingis en la Universitato de Teknologio Ŝarif. Ŝi distingiĝis jam dum la jaroj de lernejo pro sia kompetenteco, venkante kaj en 1994 kaj en 1995 la Internacian Olimpiaĵon de Matematiko. Post la magistriĝo, ŝi translokiĝis al Harvard por sia doktoriĝo. Sekve, ŝi daŭrigis sian sciencan esploradon en la Matematika Instituto Clay kaj en la Universitato de Princeton.

Akademia rondo

Ŝia triumfo havas sendube grandan signifon por Irano kaj por la tiea universitata rondo, kiu en la lastaj jaroj atingis bonajn rezultojn ĉefe en la sciencaj fakoj. Tiel, la Universitato de Teknologio Ŝarif, en kiu Marjam Mirzaĥani magistriĝis, estas hodiaŭ laŭ diversaj klasifikoj la plej bona universitato de meza Oriento kaj unu el la 30 plej bonaj en la tuta Azio.

Genra diferenco

Ĝenerale, 85 % el la irana plenkreska loĝantaro estas nun legopovaj, dum la regiona mezumo estas 62 %. Tiu rezulto atingas 97 % inter la iranaj gejunuloj inter la aĝoj de 15 kaj 24, sen genra diferenco (!): fakte unu el la multaj paradoksoj de la nuntempa Islama Respubliko Irano estas ke, kvankam virino estas kelkfoje diskriminaciata en la lando, hodiaŭ pli kaj pli da junulinoj studas kaj atingas plej altajn gradojn de instruiteco.

Lastatempa evoluo

En septembro 2012 virinoj reprezentis pli ol 60 elcentojn de la studentaro de ĉiuj universitatoj en Irano. Tamen, la ciferoj ne estis ĉiam tiel promesplenaj; tiu alta nivelo de atingo en la alta edukado estas nur frukto de la lastatempa evoluo de la pasintaj jardekoj.

Simone ZOPPELLARO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Simone Zoppellaro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07