Misiisto, marŝado kaj detenanta mano

En oktobro 1937 la usona ĵurnalisto Edgar Snow publikigis sian libron Ruĝa Stelo super Ĉinio. Snow rakontas pri la monatoj, kiujn li pasigis kun la Ĉina Laborista-Kamparana Ruĝa Armeo en 1936.

Li uzas siajn intervjuojn kun Maŭ Zedong kaj aliaj altranguloj por prezenti vivecajn priskribojn de la Longa Marŝado kaj biografiajn rakontojn pri gvidantoj de ambaŭ flankoj de la konfliktoj. Per tiu libro la okcidentaj landoj eksciis pri la ĉinaj komunistoj.

Sed tre malmultaj scias, ke antaŭ unu jaro jam aperis simila libro, La Detenanta Mano: Kaptiteco por Kristo en Ĉinio, verkita de la svis-devena brita misiisto Rudolf Alfred Bosshardt.

Sieĝo

La Longa Marŝado (oktobro 1934 - oktobro 1936) estis strategia moviĝo de la Ĉina Laborista-Kamparana Ruĝa Armeo (nun konata kiel la Ĉina Popola Liberiga Armeo) gvidata de la Komunista Partio de Ĉinio por eviti la sieĝon kaj persekuton de la armeo de Kuomintango (Naciista Partio, tiama reganta partio).

La Laborista-Kamparana Ruĝa Armeo marŝis 12 500 kilometrojn tra 11 provincoj de la sudo ĝis la nordokcidento. Ili sukcese eskapis el la danĝero kaj starigis sian novan bazlokon.

En oktobro 1934 en Jiuzhou de Guizhou-provinco, sudokcidenta Ĉinio, Rudolf Alfred Bosshardt renkontiĝis kun la sesa armegrupo de la Ruĝa Armeo. Komence la armeo kaptis lin kiel „imperiisman spionon”, kaj poste retenis lin kiel helpanton. Li marŝis kun la armeo 18 monatojn.

Revo

Bosshardt naskiĝis en svisa familio en Manĉestro, Anglio, en 1897. Ekde la aĝo de dek jaroj li aktive dissemis kristanismon. En 1907 Bosshardt hazarde aŭskultis prelegon de misiisto pri vojaĝo en Ĉinio. La prelego vekis revon de Bosshardt pri Ĉinio.

Ŝanco venis, kiam li estis 20-jara. Li rekomendis sin al la Ĉina Enlanda Misio (ĈEM). Tiutempe Ĉinio estis en ĥaoso, kaj misiistoj estis sendataj al foraj regionoj en Ĉinio. Tial tre malmultaj kandidatis. ĈEM tuj aprobis lian peton, kaj trejnis lin tri monatojn en Londono. Dum la sekvaj du jaroj li lernis ankaŭ medicinon, kiun li poste multe praktikis en Ĉinio.

En oktobro 1922 Bosshardt atingis Ŝanhajon. Tie li aĉetis necesaĵojn kaj lernis la ĉinan lingvon. Lia instruisto donis al li gracian ĉinan nomon Bo Fuli. Bo estas mallongigo de ĉina transskribo de Bosshardt, kaj la propra nomo Fuli, kiu signifas „sin deteni kaj reveni al la deco”, estas citita en la libro La Analektoj de Konfuceo. De tiam la ĉina nomo Bo Fuli akompanis lin en Ĉinio.

Malsatego

Laŭ ordono de ĈEM Bosshardt iris al Zunyi, la due plej granda urbo en Guizhou-provinco, kie situis malnova kristana preĝejo. En pli ol dek jaroj Bo migris de loko al loko kaj spertis militojn kaj malsategon.

Li ankaŭ edziĝis al la svisa misiistino Rose Piaget. Fine li kaj lia edzino sin instalis en preĝejo en Zhenyuan, malgranda gubernio en Guizhou. Tie, hazarda renkontiĝo kun la ĉina komunista Ruĝa Armeo en aŭtuno 1934 ŝanĝis lian vivon.

En aŭgusto 1934 Bo kaj lia edzino gastis ĉe Amolis Heyman, alia fremdlanda misiisto. La geedzoj volis atingi sian hejmon sed subite trovis la vojon barita.

Stelo

Bo priskribas en sia libro la okazaĵon jene: „Homoj aperis. Ili surhavis samajn grandajn ĉapojn kun ruĝa stelo. Komence venis al mi la ideo, ke ni estas kaptitaj de banditoj. Tamen vidinte la novajn sloganojn sur muroj, mi ekkomprenis, ke ili estas komunistoj.”

Pro propagando de Kuomintango, lokanoj ne multe sciis pri la Ruĝa Armeo. Ankaŭ Bo nenion sciis. La Ruĝa Armeo redonis al li liajn posedaĵojn, kaj kondukis lin al „juĝisto” kaj lia edzino. Bo klarigis siajn religiajn dogmojn, tamen la „juĝisto” ŝajne ne komprenis.

Lia edzino, afabla kaj bone edukita, kun mallonga hararo kaj en vira milituniformo, plie interpretis la „diablajn parolojn” de Bo. La „juĝisto” fakte estis Wu Defeng, estro de la sekureca buroo de la sesa armegrupo. Lia edzino Qi Yuande estis sekretario de la komunista partio en la buroo.

Komandanto

Ankaŭ la misiisto Heyman kaj lia edzino estas kaptitaj. Generalo Xiao Ke, komandanto de la sesa armegrupo, mencias en sia libro: „Dum la streĉa marŝado, ni certe ne povis preterlasi neidentigitajn fremdlandanojn. Baldaŭ ni konstatis ilian statuson kaj liberigis iliajn familianojn. Tamen ni detenis Bo Fuli kaj Heyman.”

Klarigas Xiao, kial la armeo retenis la misiistojn: „Post pli ol 50 tagoj de milito kaj pro longa marŝado, ni havis multe da vunditoj kaj malsanuloj. Ni sciis, ke misiistoj kapablas akiri medikamentojn kaj monon; tial ni promesis liberigi ilin je la kondiĉo, ke ili liveru al ni medikamentojn kaj monon.”

Komence Bo timis la Ruĝan Armeon. Sed la timo iom post iom foriĝis en „kunlaboro” kun la komunistoj. Ekzemple, Bo helpis traduki mapon, publikigitan en la franca lingvo. Li memoris, ke tiel Xiao esperis „eviti aŭtovojon dum la moviĝo”.

Korifeo

En sia libro Bo priskribas ŝanĝiĝon de sia sinteno al ĉinaj komunistoj. Li estis jam liberigita, kiam li verkis la libron, do li ne bezonis diri komplimenton al la Ruĝa Armeo. Tamen li priskribas Xiao kiel energioplenan korifeon, kiu esperas starigi komunisman reĝimon en orienta Guizhou. Bo demandis sin, ĉu „bandito” povas esti tia, kia Xiao. Li pli kaj pli komprenis verajn komunistojn.

Xiao konfesis en sia libro, ke antaŭ la kunlaboro kun Bo li ne havis bonan impreson pri misiistoj. Li opiniis, ke ili venis al Ĉinio nur pro „kultura agreso”. Tamen lia opinio ŝanĝiĝis: „Bo helpis nin traduki la mapon, por ke ni bone batalu kaj marŝu en Guizhou. Mi neniam forgesos tiun, kiu helpas nin en malfacila tempo.”

Irinte el Jiuzhou, la misiistoj komencis sian longan marŝadon kun la armeo. Ili spertis novan viv-manieron. Preskaŭ ĉiutage ili manĝis nur unu fojon, kaj neniun tagon ili ripozis.

Flagoj

Bo detale priskribas sieĝojn kaj sturmojn alfrontitajn de la Ruĝa Armeo. Propraokule li vidis la renkontiĝon de la dua kaj la sesa armegrupoj en Muhuang: „Tiutage oni ludis muzikajn instrumentojn, kaj koloraj flagoj flirtis ĉie. Ni renkontiĝis kun la dua armegrupo sub generalo He Long. Liaj soldatoj estis en pli ĉifonaj vestoj, tamen la ruĝaj flagoj estis okulfrapaj.”

En Muhuang la gvidantoj de la Ruĝa Armeo decidis iri al la okcidenta Hunan-provinco. Por forskui la malamikon la armeo faris pli rapidan marŝadon, kaj tio ege doloris la fremdlandanojn.

Qi Yuande, ilia prizorganto, konsilis, ke ili rajdu sur ĉevaloj. Ili sciis, ke nur komandanto havas ĉevalon. Krome, dum marŝado trovi ĉevalon estis malfacile. Tamen tri tagojn poste oni trovis mulon. Bo kaj Heyman alterne rajdis por sekvi la soldatojn.

Falintoj

La „vojo” por la armeo estis apenaŭ irebla. Padoj sur montoj estis kotaj kaj glitaj. Pro faloj, vestoj malsekiĝis, sekiĝis kaj denove malsekiĝis. Oni helpis falintojn restariĝi, sed neniu ilin mokis.

Bo skribas: „Mi vidis, ke krom plekti pajlajn sandalojn aŭ fliki vestojn la diligentaj soldatoj utiligas ĉiun ripoz-horon por lernado. Veninte ien por mallongtempa ripozo la soldatoj tuj konstruis t.n. Lenin-ĉambron – legejon provizore starigitan per plektitaj bambubranĉoj kaj pajlo kiel plafono.”

Bo ankaŭ miris, ke eĉ plej bazaj soldatoj scias la „kompletan teorio-sistemon”. Li demandis soldaton: „Kiel vi distingas inter kamparanoj kaj bienuloj?” Tiu respondis: „Per laboro. Oni devas vivteni sin per sia propra laboro. Se ies tero estas kultivata de aliaj, li estas subpremanto.”

Hazardludoj

Bo rimarkis diversajn vesperajn amuzaĵojn – kantadon, luktludadon, teatraĵojn. Hazardludoj estis malpermesitaj, kaj opiofumantoj nepre dekutimiĝu. Sanitaristoj donis al tiuj medikamenton. Post ĉirkaŭ du semajnoj ili forskuis la opi-manion.

Bo kaj Heyman restis en la Ruĝa Armeo jam unu jaron. En novembro 1935 Heyman ricevis liberigo-atestilon pro sia malforta korpo. Bo restis plu en la armeo. Tiam li ne plu timis la homojn kun ruĝa stelo, tamen li estis deprimita pro sopiro al sia edzino kaj libero.

La sekvan jaron tamen generalo Xiao alportis al Bo bonan novaĵon: la armeo decidis liberigi lin. La liberiga tago ŝajne estis zorgeme elektita kaj preparita. Bo klare memoris, ke la dato estas dimanĉo kaj Pasko. La armeo faris escepton por bankede regali lin antaŭ la foriro.

Manuskripto

Du tagojn poste en Kunming li revidis sian edzinon Rose Piaget. En la sekvaj tri monatoj li dikte plenumis sian libron La Retenanta Mano: Kaptiteco por Kristo en Ĉinio, kaj sendis la manuskripton al Britio por eldono.

En oktobro li revenis al Britio kaj estis invitita prelegi pri siaj spertoj en Ĉinio. Lia priskribo pri la Komunista Partio de Ĉinio estas amika kaj objektiva. En 1939 Bo estis denove sendita kiel misiisto al Panxian en la provinco Guizhou, kaj tie li restis ĝis 1951.

Pasis ankoraŭ tri jardekoj, kaj la maljuna generalo Xiao denove trovis sian amikon Bo. Xiao tiel priskribas ilian amikecon: „Ni havas malsamajn kredojn, tamen tio ne malhelpas nian komunikadon. Male, ni povas influi unu la alian kaj disvolvi nian amikecon.”

En 1993 Bo forpasis pro bronkito en Pembury, Britio, en la aĝo de 96 jaroj.

Alice LIU

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alice Liu el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07