Ĉarnira urbo

Jen la lasta el tri artikoloj, kiuj fokusiĝas pri Svislando.

Kantono Neuchâtel

La Chaux-de-Fonds troviĝas en la ĵuras-montara parto de la kantono Neuchâtel (176 000 loĝantoj en 2014), kiu etendiĝas de la svisa-franca landlimo ĝis la lago de Neuchâtel.

Estante en franclingva Svislando (Romandio), La Chaux-de Fonds kun siaj 40 000 loĝantoj troviĝas laŭnombre en la tria loko post Ĝenevo kaj Lausanne. Sian pasintecon ĝi ne ŝuldas al potencaj regantoj aŭ militistoj, sed al pacemuloj, idealistoj, kuraĝaj pioniroj kaj al kelkaj geniuloj.

La Chaux-de-Fonds estas samtempe nova kaj historia urbo. La arkitektura kerno de la urbo estas raraĵo el la 19a jarcento. En 1984 la svisa registaro decidis protekti ĝin, ĉar tie videblas diversaj arkitekturaj tendencoj, kiuj karakterizas la 19an kaj la komencon de la 20a jarcento. La Chaux-de-Fonds estas la sola urbo en Svislando konstruita laŭ la stilo Art Nouveau (Arto Nova).

Temas pri ĉarnira urbo okupanta pozicion inter Svislando kaj Francio. Aŭtoŝoseoj, flughaveneto kaj ligo kun la franca rapidtrajna reto TGV ebligas kontaktojn kun najbaraj centroj. La Chaux-de-Fonds estas la ekonomia, teknika, komerca, kultura, lerneja, sporta, socia kaj medicina ĉefurbo de interkantona kaj interŝtata grandregiono kun pli ol 100 000 homoj.

Industrio kaj kulturo

Miloj da laboristoj el najbaraj urbetoj kaj vilaĝoj svisaj kaj francaj ĉiutage venas por perlabori sian vivon en La Chaux-de-Fonds. La urbo notindas pro siaj eksportaĵoj, ĉefe pro la horloĝmarkoj Ebel, Corum, Tag Heuer, Ulysse Nardin, Cartier, Movado aŭ Girard-Perregaux. La urbo estas ankaŭ centro pri mikrotekniko kaj informadiko.

Notindas la urbaj muzeoj (ĉefe la internacia muzeo pri horloĝoj, kiu montras la historion de tempomezurado per 3000 objektoj). La teatro estas belaĵo italeca el la 19a jarcento. La industriaj kaj kulturaj instalaĵoj povas facile konkurenci kun tiuj de pli grandaj urboj en Svislando.

Ĉirkaŭe troviĝas altebenaĵo kun vastaj paŝtejoj kaj multaj abioj. La ĵurasa montaro ĉiujare allogas milojn da migrantoj, biciklantoj, ĉevalrajdantoj kaj promenadskiantoj. Ĉi tie grandparte mankas bruo, malpuraĵo kaj agreso kutimaj en grandaj urboj. Malgraŭ tio, tamen, la regiono ankoraŭ ne fariĝis centro de amasturismo.

Interlingvistika arkivo

La Chaux-de-Fonds estas ankaŭ unu el la mondaj centroj por Esperanto. La urba biblioteko protektas la interlingvistikan arkivon CDELI (Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia).

Krome eblas diri, ke La Chaux-de-Fonds estas la plej alte situanta granda urbo de Eŭropo (ĉirkaŭ 1000 m super la maro); ke laŭstatistike ĝi ĝuas plej oftan sunradiadon en Svislando; ke ĝia akvo fluas al la rejna baseno kaj plue al la Norda Maro; kaj ke ĝi vivtenas la solan profesian teatron en Romandio (Romanda Popola Teatro).

Tie naskiĝis la horloĝisto kaj mekanikisto Pierre Jaquet-Droz (1721-1790), la romantika pentristo Léopold Robert (1794-1835), la piloto kaj aŭtokonstruisto Louis Chevrolet (1878-1941), la poeto, verkisto kaj vojaĝanto Blaise Cendrars (1887-1961), kaj la arkitekto, urboplanisto kaj humanisto Le Corbusier (1887-1965). Cetere, ekde 2009, la urbo estas mondheredaĵo de Unesko.

Mireille GROSJEAN
korespondanto de MONATO en Svislando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mireille Grosjean el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07