Urbo kun forta studemo

Jen la dua el tri artikoloj, kiuj fokusiĝas pri Svislando.

Inter lago kaj Ĵuraso

Neocomium estas la latina nomo de la urbo Neuchâtel, urbo kun lago kaj 33 000 loĝantoj. Situanta 425 m super la marnivelo ĝi pli malgrandas ol la pli alta urbo La Chaux-de-Fonds en Ĵuraso (1000 m). Tamen kun la ĉirkaŭaj vilaĝoj Neuchâtel enhavas la ĉefan parton de la kantona loĝantaro.

Ĝi estas la ĉefurbo de la kantono Neuchâtel, konata oficiale kiel la Respubliko kaj Kantono de Neuchâtel. Unue francaj familioj, poste la reĝo de Prusujo regis en la regiono (1707-1848). En 1814 la kantono aliĝis al la svisa konfederacio.

En la montara parto vivis ĉiam nur liberaj homoj, kiuj finfine ribelis kontraŭ la eksterlanda jugo. La kulmino estis la jaro 1848, kiam eksplodis revolucio kaj forpeliĝis la reprezentanto de la prusa reĝo.

Nuntempe ĉiam pli alte sur la ĵurasa deklivo super Neuchâtel oni konstruas novajn kvartalojn, de kie eblas ĝui perspektivon sur la tegmentoj de la urbo. De la flankoj de la montaro Ĵuraso oni povas ĉefe en aŭtuno admiri grandan parton de la Alpoj. Monto Chasseral, la plej alta kantona pinto, atingas 1550 m.

Kastelo sur monteto

Vizitindaj estas kastelo kaj preĝejo. La kastelo estas la sidejo de la kantona registaro kaj parlamento. La urbo transiris al protestantismo pro Guillaume Farel (1489-1565) kaj do la granda preĝejo collégiale apud la kastelo estas protestanta. En la urbo vidiĝas fontanoj kaj malnovaj domoj en piedir-zonoj.

Du patriciaj familioj, De Pury (la ĉefa placo de la urbo tiel nomiĝas) kaj DuPeyrou (palaco en francstila parko staras oriente de la centro), riĉiĝis per posedaĵoj en diversaj mondopartoj en la 18a kaj 19a jarcentoj kaj beligis sian urbon. Tamen la tradicia, aristokrata kaj dekstrema Neuchâtel ŝanĝiĝis kaj nun la urba registaro estas centra kaj iom verdula.

Universitato kaj kulturo

En Neuchâtel troviĝas universitato. Dum jardekoj ĝi estis la plej malgranda en la tuta Eŭropo. Tamen multaj studentoj elektas ĝin pro la tiea favora studetoso. En 1975 la universitato kreis Instituton pri Mikrotekniko kaj en 1984 naskiĝis Svisa Centro pri Elektroniko kaj Mikrotekniko. En 2009 kreiĝis ligo inter ĝi kaj la Politeknika Altlernejo de Lausanne.

La kantona muziklernejo ligiĝas al la muzika akademio de Ĝenevo. Do observeblas emo al kunlaboro kaj kunigado de fortoj. Krome la svisa konfederacio klopodas ne konservi ĉiujn servojn en la ĉefurbo Berno. Pro tio Neuchâtel ricevis la federan oficejon pri statistiko.

La urbo proponas ankaŭ teatrojn, inkl. de malgrandaj, avangardaj, diversajn muzeojn (pri artoj kaj pri etnologio), koncertejon kaj restoraciojn. Eblas promeni tra apudlagaj parkoj. Naĝejo, stadiono „La Maladière”, kaj sketejo staras je dispono de sportemuloj.

La aŭtoro Friedrich Dürrenmatt (1921-1990) vivis en Neuchâtel; ankaŭ la hungardevena artisto Viktor Vasarely (1906-1997). Ĉe la universitato profesoris la esperantisto Edmond Privat (1889-1962). En Neuchâtel naskiĝis la psikologo Jean Piaget (1896-1980) kaj la nobel-premiito pri medicino Daniel Bovet (1907-1992).

Mireille GROSJEAN
estas korespondanto de Monato en Svislando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mireille Grosjean el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07