Cifereca eldono komprenigas nur onon

La legado de libroj en papera versio, anstataŭ en elektronika, helpas la legantojn eniri pli bone en iliajn intrigojn. Jen la konkludo de freŝa ĉi-rilata esplorado fare de la norvega universitato de Stavanger.

Foliumado

La efektiva – alivorte mane plenumata – foliumado de la paĝoj ebligas pli facile al homoj enmemiĝi en roloj, encerbigi informojn, kompreni detalojn de la teksto kaj, ĝenerale, „vivi” la rakontitajn historiojn; ĉio ĉi ne samnivele okazas, kiam oni dediĉas sin al la legado de ciferecaj verkoj.

Kronologia ordo

Pli specife, personoj, kiuj uzas tabulkomputilojn kaj aliajn elektronikajn ilojn, emas memori malpli bone la kronologian ordon de la priskribitaj faktoj: tion konvinkite asertas la nord-eŭropaj esploristoj.

Transverŝo

Havante enmane paper-versiojn de libroj, oni ja perceptas la pliiĝon de la paĝ-nombro unuflanke kaj ĝian paralelan malpliiĝon aliflanke: ĉi tiu „transverŝo”, kiun oni ne konkrete konstatas ĉe ciferecaj eldonoj, helpas la laŭgradan kaj ĝustan enmemorigon de la intrigo (aliokaze, laŭŝajne, nur parte encerbigebla).

Projekto

Tiu iom kurioza (sed sendube interesa kaj diskutiga) esplora projekto rilatis sepdekon da universitataj studentoj, dividitaj de la fakuloj en du malsamajn legajn grupojn.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07