Noviga apliko je dispono de kuracistoj kaj pacientoj

Ekzistas pluraj aplikoj por tabulkomputiloj kaj porteblaj telefonoj koncerne sukeran diabeton (latine: diabetes mellitus). Temas, kiel konate, pri disvastiĝinta kronika malsano, en kiu la sangosukera nivelo estas ekscese alta. Haveblas dekoj da tiaj ciferecaj programoj: iuj utilas por krei virtualan taglibron pri la propra nivelo de glukozo, aliaj helpas la pacienton nombri karbonhidratojn ene de diversaj nutraĵoj aŭ preskribas la necesan kvanton de insulino por injekti. Ne mankas aplikoj, kiuj siavice helpas mastrumi la etajn porciigilojn de insulino. Nu, la apliko, kiun ni nun prezentas en ĉi tiu numero de MONATO, faras absolute nenion tian. Sed Sybilia, kreita de la itala doktoro Andrea Kleiner (vidu intervjuon kun li en MONATO 2013/12), faras aferojn, kiujn neniu el la ceteraj aplikoj ankoraŭ faras. Ni vidu ĉi-sube, pri kio temas precize.

Apliko kompleta

Sybilia, simple kaj el nulo, kvazaŭ moderna „orakolo” (se analizi etimologie ties nomon), kreas insulin-terapion por tiuj, kiuj neniam antaŭe utiligis tiun substancon. Ne estas troigo aserti, ke ĝi reprezentas kompletan, kvankam migrantan kaj miniaturan, diabetologian centron. Ĝi ebligas kalkuli la korvaskulan riskon de pacientoj, ilian korpovolumenan indicon (angle: Body Volume Index), la funkciadon de iliaj renoj, rekomendante kontroladon (se necese) de sangpremo kaj lipidoj. Depende de ies klinika profilo, la apliko proponas la plej taŭgan dieton, la plej taŭgan tipon de gimnastiko, la plej taŭgajn kuracilojn (ne nur rekte ligitajn al diabeto, sed ankaŭ statinojn aŭ medikamentojn, kiuj preventas kungluiĝon de trombocitoj).

Apliko skrupula

La apliko malkovras eĉ eventualajn erarojn rilate al antaŭe preskribitaj medikamentoj: ekzemple ĝi rimarkigas la okazojn, kiam t.n. metformino estas kontraŭindikita. Ĝi ankaŭ proponas, kiam haveble, terapiojn pli korektajn por la paciento (ekzemple kiam statino ne estas sufiĉe efika por atingigi al oni la bezonatan nivelon de kolesterolemio kaj povas esti anstataŭigata de alia).

Apliko fidinda

La apliko utiligas algoritmojn, kiuj sekvas la gvidliniojn de la prestiĝa American Diabetes Association. La uzataj algoritmoj estas derivitaj plejparte de medicinaj tekstoj, kiel Medical Management of Type 1 Diabetes Mellitus, unu el la tutmondaj fundamentoj rilate al la kuracado de sukera diabeto unuatipa.

Apliko universala

La „aŭguroj” de Sybilia direktiĝas al ĉiuj: tiu ĉi apliko utilas al la kuracisto, al la fakulo kaj (kial ne?) al la paciento mem. Kvankam ĝi enhavas kompleksajn funkciojn, ĝi sume estas je dispono de kiu ajn (ĉiam rekomendinda estas, tamen, la superrigardo de medicinisto).

Apliko simpla

La apliko estas ekipita per interfaco tiom simpla, ke ĝi kutime ne postulas apartan trejniĝon por povi esti utiligata. La uzo de la apliko antaŭvidas malmultegajn simplegajn paŝojn, al kiuj cetere respondas samnombraj helpaj prembutonoj, kun la celo akompani (paŝon post paŝo) la pacienton. Se tio ankoraŭ ne sufiĉas, ene de la apliko troviĝas ligilo al tre detala filmeto (havebla anglalingve en interreto ĉe la adreso http://www.youtube.com/watch?v=fO89EV7Eu0w).

Apliko senriska

Sybilia estas sekura kaj tute sena je riskoj, ne nur ĉar ĝi baziĝas sur internaciaj sciencaj gvidlinioj, sed ankaŭ ĉar ĝi paradas per longa testado.

Apliko fulmrapida

Mirinda rapideco karakterizas tiun ĉi aplikon. Nova baza insulin-terapio povas esti kreita ene de nur kvin sekundoj. Por krei propran klinikan profilon, oni bezonos malpli ol duonan minuton.

Apliko internacia

Sybilia aperis en Italio, sed jam disvastiĝas tra la tuta mondo. Ĉi tiu apliko haveblas, por la momento, en du lingvoj: la itala kaj la angla. Kun la helpo de iu volontula leganto, ne estus utopie pripensi estonte ankaŭ esperantlingvan version!

Apliko malmultekosta

La aplikon, nun elŝuteblan al ajna Apple-aparato (iPhone, iPad...) post plurjara prilaborado kaj testado, oni povas aĉeti en la cifereca vendejo de Apple kontraŭ la kosto de apenaŭ 2,69 eŭroj. Neniu aldona kosto (ekzemple post kelkaj monatoj aŭ jaroj) estos postulata post ĝia aĉeto. Sybilia estas utila programo, kiu niaopinie ne povas manki en la poŝtelefono aŭ en la komputilo de kuracistoj aŭ de homoj trafitaj de sukera diabeto. Ĉi-lastaj, danke al teknologio, havas jam la eblon simple, sekure kaj malmultekoste teni sub kontrolo sian sanproblemon.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07