La urbo Zaozhuang situas en la orienta Ĉinio meze de la rapida fervojlinio de Pekino al Ŝanhajo, norde de la Granda kanalo Beijing-Hangzhou. Ĝi estas la suda urbo de la ŝandonga provinco. Zaozhuang havas 3 729 300 loĝantojn. Historie, antaŭ la Qin-dinastio ĝi estis regiono kun sep landoj. Tiaj regionoj en Ĉinio estas nur du.

Laŭlegende la urbo fariĝis interna bieno de la imperiestro Yan, unu el la du fondintoj de la ĉina nacio. Nun ĉinoj ofte diras: „Ni estas la idoj de Yan kaj Huang”. Ĉi tie temas pri la imperiestro Yan, kiu vivis antaŭ 5500—6000 jaroj. Tamen tiam en la bieno oni plantis multajn jujub-arbojn kaj pro tio oni nomis ĝin Jujuba. La ĉina vorto „jujubo” estas Zao kaj „bieno” – Zhuang. Pro tio ĉinoj nomas la urbon Zaozhuang.

La urbo troviĝas en la transira regiono de la ĉemara orienta parto al la interna okcidenta parto de la lando tiel, ke ĝiaj klimatkondiĉoj estas pli bonaj – kun sufiĉa sunradiado, pluvoj kaj klaraj kvar sezonoj.

En Zaozhuang naskiĝis la granda antikva filozofo Mozio, kiu pledis por la ideo pri homara harmonio kaj, simile al Konfuceo, kreis sian skolon. Oni povas legi pri liaj ideoj kaj elstaraj atingoj en la libro Mozio.

Krom Xi Zhongo kaj Mozio en la urbo naskiĝis ankaŭ aliaj famuloj: ekzemple Lu Ban, la fondinto de lignokomercado en la ĉina historio. Li vivis en la sama periodo kiel Mozio kaj kreis segilon por lignistoj.

Printempe 1938 okazis la kampanjo de ĉina armeo kontraŭ japanaj militistoj en la distrikto Tai Erzhuang. Ambaŭ militantaj flankoj havis pli ol kelkajn dekmilojn da soldatoj. Post preskaŭ duonmonataj bataloj la ĉina armeo finfine venkis.

En la nova epoko oni konstruis novan kaj modernan urbocentron en la distrikto Xuecheng. Nun ĝi moderniĝas kaj internaciiĝas. Pere de la rapida fervojo oni povas atingi Zaozhuang de Pekino en nur 2 horoj kaj 20 minutoj.

Vidindaĵoj

En Zaozhuang estas kelkaj gravaj vidindaĵoj, iuj el kiuj estas historiaj, kaj aliaj geografiaj.

La Xigong-monto estas la loko, kie la inventinto de la ĉaro Xi Zhongo naskiĝis, vivis kaj inventis la unuan ĉevalĉaron. Nun sur la monto troviĝas lia tombo, kaj tie oni konstruis templon omaĝe al li.

Ĉiujare oni okazigas konkurson pri aŭtoj en la distrikto Xuecheng, kie ekestis la unua ĉevalĉaro en la mondo.

Zaozhuang posedas solecan monton, Bao Du Gu. Gu en la ĉina lingvo signifas „granda ŝtonmonto kun alta kaj roka ĉirkaŭaĵo”. Ĝi altas 584 m super la marnivelo kaj en ĝi troviĝas groto nomata 18-arhata groto. En ĉi-lasta estas diversformaj arhatoj*, gravuritaj en ĉirkaŭaj ŝtonmuroj. Nun la monto Bao Du Gu estas ŝtata arbara naturparko.

Antaŭ 400 jaroj en la urbo okazis granda tertremo. Pro tio la monto Xiong-er (orelo de urso) fendiĝis en du partojn kaj tie estas granda fendovalo el kelkcent metroj. Tie estas geologia naturparko.

En Zaozhuang troviĝas la plej granda granata plantejo, kiu okupas areon de pli ol 79 920 000 m2. Antaŭ pli ol 2000 jaroj Kuang Hengo, ĉefministro de la Okcidenta Han-dinastio, kunportis la granatajn semojn al sia hejmloko Zaozhuang kaj poste oni komencis tie planti ilin. Nun en la plantejo kreskas diversspeciaj granatoj.

Nuntempe oni rekonstruas la antikvan urbon en la distrikto Tai Erzhuang. Tie restas parto de la antikva Granda kanalo Beijing-Hangzhou, kiu estas nomata „Vivanta kanalo” fare de la Monda Turisma Organizaĵo. Post Varsovio, Pompejo kaj Li Jiango, Tai Erzhuang iĝos la kvara rekonstruita antikva urbo en la mondo.

Kompreneble, por esperantistoj grava vidindaĵo en Zaozhuang estas la Esperanta Muzeo, kiu troviĝas sur areo de 680 m2 en la Universitato Zaozhuango. Ĝi estas unika en Azio.

HOIKSO
* Arhato: Sanktulo seniĝinta je pasioj kaj iluzioj, ne plu submetita al karmo (ReVo).