La komenco de la litova prezidanteco de la Konsilio de EU en julio koincidis kun la inaŭguro de la ĵus rekonstruita Regnestra Palaco en Vilniuso. Oni esperas, ke la palacon vizitos altranguloj el Bruselo kaj konvinkiĝos, ke la EU-prezidanta lando havas gloran pasintecon.

Ideo pri la rekonstruo

Antaŭ kelkaj jardekoj en la ĉefurba centro apud la katedralo estis parko kun maljunaj arboj. Tamen lige kun la nacia identeco ŝtatestroj komencis paroli, ke indus rekonstrui la iaman Malsupran Kastelon kiel simbolon de la litova ŝtateco. Algirdas Brazauskas, eksa prezidanto de Litovio, diris, ke la rekonstruo de la Regnestra Palaco estus pruvo de multjara ŝtateco, riĉa historio kaj de litova kaj eŭropa kultura heredaĵo, atestantaj pri plenrajta aneco de la lando en Eŭropo, al kiu la litovoj revenis post longa foresto.

La ideo pri la rekonstruo ekestis en la jaro 1983. Esplorinte grandegan historian areon, arkeologoj trovis ege multajn valoraĵojn, malkovris fundamentojn de historiaj konstruaĵoj. Oni starigis demandon pri la malkovritaj restaĵoj en la palaco – ĉu rekonstrui aŭ surŝuti ilin per grundo. La parlamento aprobis la rekonstruon en 2000, kiam, post arkeologiaj esploroj de la historia loko, oni akceptis leĝon pri la renovigo de la Regnestra Palaco de la Litova Granda Duklando. La finon de la rekonstruaj laboroj oni antaŭvidis en la jaro 2009, kiam Litovio omaĝis sian jarmilon. Tamen pro manko de mono kaj diversaj diskutoj la rekonstruo estis prokrastita.

Oni konstatis, ke 80 % de la litovoj apogas la ideon pri la rekonstruo de la palaco kiel simbolo de ŝtatpotenco kaj nur 11 % konsideras ĝin kiel fonton de korupto kaj vanaj elspezoj.

La palaco

La nuna Regnestra Palaco iam estis parto de la komplekso de la Malsupra Kastelo – rezidejo de litovaj granddukoj. Ĉi tie la granddukoj rezidis jam ekde la fino de la 13a jarcento kaj regis la grandan landon. En la palaco estis redaktataj la plej gravaj jurdokumentoj de la Litova Granda Duklando, la tiel nomataj Litovaj Statutoj. Ĉi tie estis la landa trezorejo, riĉa biblioteko kaj kolektoj de armiloj, bildoj, juveloj kaj gobelenoj. Dum kelkaj jarcentoj tiu konstruaĵo estis la centro de la ŝtata politiko, administrado, kulturo kaj arto. Ĉi tie oni akceptis diplomatojn de aliaj landoj kaj pridiskutis gravajn aferojn de la eŭropa regiono.

La Regnestran Palacon en renesanca stilo, situantan apud la kastela monto, konstruigis Sigismondo Aŭgusto de Pollando kaj Litovio. Li estis de 1548 ĝis sia morto (1572) reĝo de Pollando kaj ekde 1529 grandduko de Litovio. Dum lia regado Pollando kaj Litovio, kiuj ĝis tiam estis kunligitaj en unio, fondis komunan ŝtaton Pollando-Litovio rezulte de la Lublina Unio (1569). La palacon de la litovaj granddukoj oni detruis en 1799-1801 laŭ decido de la administracio de la Rusa Imperio.

Reprezentejo kaj muzeo

La rekonstruitan Regnestran Palacon oni malfermis ankoraŭ ne finaranĝita – ĝiaj ekspozicioj ankoraŭ ne okupas la tutan publikan areon de 5000 m2. Tamen ili jam ebligas konatiĝi kun la potenco de la litovaj regnestroj kaj ilia eksterordinara lukso.

Vydas Dolinskas, direktoro de la Regnestra Palaco, atentigis, ke multaj riproĉoj venis pro la malobservo de arkitektura aŭtentikeco. Li konsentis, ke hodiaŭ la Regnestra Palaco ne aspektas ĝuste tiel, kiel antaŭ pluraj jarcentoj. Tamen li argumentis, ke ankaŭ la frugotika katedralo de Kolonjo ne estas tute aŭtentika konstruaĵo.

Arkitektoj klopodis zorgeme analizi la historiajn materialojn kaj helpe de ili rekonstrui ne nur la palacan fasadon, sed ankaŭ la internon. Lige kun la rekonstruo ili vizitis plurajn reprezentajn palacojn de Eŭropo kun ene funkciantaj muzeoj.

Vizitantoj de la muzeo hodiaŭ malkovras la epokon de politika potenco de la iama Litova Granda Duklando, unu el la plej grandaj kaj potencaj ŝtatoj de Eŭropo. Fornoj, kamenoj, armiloj, pentraĵoj prezentas la lukson de la litova nobelaro.

LAST