Post venko - dialogo

En oktobro 2014 renoviĝis la estraro kaj la duĉambra parlamento de Brazilo. Post streĉa kampanjo estas reelektita Dilma Rousseff [diŭma ruséf], kiu nun proponas dialogon por repacigi la landon.

Ĉi-jare ĉirkaŭ 140 milionoj da brazilanoj elektis ŝtatajn kaj federaciajn deputitojn, senatanojn, guberniestrojn kaj la respublikestron. Por ĉi-lasta posteno prezentis sin 11 kandidatoj, el kiuj nur tri havis realan ŝancon fariĝi prezidanto: Dilma Rousseff (Partio de la Laboristoj), Aécio [aesju] Neves (Partio de la Socialdemokratio), reprezentanta la opozicion, kaj Eduardo Campos [kampus] (Partio socialista), eksministro, reprezentanta disidentojn.

Aviadila akcidento

Datumoj publikigitaj en aŭgusto prognozis jenan rezulton: Rousseff – 38 %, Neves – 23 % kaj Campos – 9 %. Tamen abrupte mortis Campos en ankoraŭ ne plene klarigita aviadila akcidento. Anstataŭis lin Marina Silva, kiu, samkiel la mortinto, antaŭ nelonge estis ministro. Tamen malkiel Campos, fidela socialisto, Silva trifoje migris de partio al partio en la lastaj kvin jaroj.

Promesoj

Por la fina baloto du proponoj dividis la publikan opinion. La koalicio de la reganta Partio de la Laboristoj prezentis atingojn dum 12 jaroj da regado: 22 milionoj da homoj eliris el stato de mizero; la lando ne plu videblas en la mapo de malsato (laŭ Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo); 37 milionoj leviĝis el malriĉa al meza socia klaso; laborpostenoj rekordas, eĉ dum la malfavora internacia krizo; estas konstruitaj milionoj da domoj (eĉ por malriĉuloj) kaj inaŭguritaj pli ol 400 teknikaj lernejoj.

Promesite por venontaj jaroj estas pli intense lukti kontraŭ korupto kaj reformi la regularon por malaltigi balotajn elspezojn. Siavice la opozicio promesis plibonigi la administradon laŭ novliberalismaj postuloj, batali kontraŭ korupto, bridi la inflacion kaj stimuli la ekonomion.

La moralisman tezon de la opozicio malavare subtenis konservativaj amaskomunikiloj, praktike funkciantaj kiel monopolo en Brazilo. Du tagojn antaŭ la fina balotado aperis sur revua kovrilo skandalaj raporto kaj foto tiel prezentita, ke Rousseff kaj eks-prezidanto Lula da Silva aperas kvazaŭ krimuloj. Mankis sufiĉe da tempo por konvene reagi aŭ sin defendi antaŭ la publika opinio.

Apenaŭ komfortaj

La rezulto de la plej streĉa kampanjo en Brazilo konfirmis la venkon de Rousseff, sed per apenaŭ komfortaj 51,64 % de la validaj voĉoj (sume 54 501 118). Ricevis Neves 48,36 % (sume 51 041 155).

Jam en sia unua postbalota parolado diris Rousseff, ke plej urĝas dialogi. Tiel la prezidanto esperas repacigi la dividitan landon kaj interrilati kun la parlamento, kiu moviĝis signife dekstren.

Jozefo LEJĈ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jozefo Lejĉ el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07