Eĉ pli rapide

En oktobro la japana tiel nomata kuglo-trajno festis sian 50-jariĝon. Dum duonjarcento Tokaido-Ŝinkanseno (laŭvorte: trunklinio al orienta marbordo) transportis 5600 milionojn da pasaĝeroj inter Tokio kaj Osaka, distancon de 515 km.

Antaŭ Ŝinkanseno necesis pli ol ses horoj por trajni inter la du urboj. Nun, kun maksimuma rapideco de 270 km/h, necesas du horoj kaj dudek minutoj. Posedas kaj funkciigas la linion Tokaido-Ŝinkanseno la kompanio Centra Japana Fervojo

Tri kompanioj

Hodiaŭ aliaj gravaj urboj estas kunligitaj per reto de 2387 km da Ŝinkansen-trakoj, kiujn funkciigas tri aliaj kompanioj. Iliaj plej novaj trajnoj veturas kun maksimuma rapideco de 300 km/h.

Koincide kun la jubileo, Centra Japana Fervojo petis la registaron aprobi novtipan trajnon, kiu kunligos la urbojn Tokio kaj Nagoja, distancon de 286 km. Tiuj magnete levitaj veturiloj (t.n. maglevo) uzos altiran kaj forpuŝan fortojn kreatajn de super-konduktanta magneto en la vagonoj kun induktaj bobenoj sur la gvidaj vojmuroj.

Nova linio

Se aprobita, baldaŭ komenciĝos la konstruado, kaj la nova linio pretos ĝis Nagoja en 2027, kaj ĝis Osaka en 2045. Tiel oni veturos inter Tokio kaj Osaka kun maksimuma rapideco de 500 km/h en unu horo kaj sep minutoj.

Konstrui tian ligilon signifos grandan teknikan trarompon. Ĝisnunaj maglevoj en aliaj landoj estas normale konduktantaj kaj kovras distancojn de ĉ. 30 km.

Kritikantoj dubas, ĉu la nova maglevo paralele konstruota apud la nuna Ŝinkanseno finance tolereblos. Pro montara regiono inter Tokio kaj Nagoja 86 % de la maglev-trako situos en tuneloj, kio multe altigos la koston – kaj ne allogos turistojn.

ISIKAWA Takasi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07