La angla kiel ebla skandinava lingvo

En sia artikolo Ĉu la angla devenas ne de la praangla?, citante la norvegon Jan Terje Faarlund, Otto Prytz bone argumentas pri la skandinava deveno de la angla. Kompreneble, li mem scias, ke la moderna angla estas, laŭ germana terminologio, Mischsprache (miksita lingvo), konsistanta el anglosaksaj, skandinavaj, normanfrancaj kaj multe da pliaj elementoj.

Poetoj

Mi volas proponi, ke estus pli fruktodone esplori ne, rekte, la rilaton inter la angla kaj la skandinavaj lingvoj, sed tiun inter la skandinava (precipe la islanda) kaj la „skota”. Eble mi unue devas iom priskribi la lingvan situacion en Skotlando. La tiel nomata skota – ne la skotgaela, kiu estas kelta lingvo, tute sen rilato al la skota aŭ al la angla – disvolviĝis el la norda „anglia” dialekto parolata en la regiono ĉirkaŭ la landlimo inter Anglio kaj Skotlando.

Dum la Mezepoko la skota estis la oficiala lingvo de la reĝa kortego, kvankam la gaela estis disvastiĝinta en preskaŭ la tuta lando, krom la sud-orienta regiono, kion oni povas konstati per la universala ĉeesto de gaelaj loknomoj tra Skotlando, de la nordo al la sudo. Nun la skota en „pura” formo ne estas ĉiutaga idiomo de la junaj generacioj, sed ĝi ankoraŭ estas uzata kaj ŝatata de poetoj, lingvaj entuziasmuloj kaj anoj de la tiel nomata Skota Lingva Asocio. Laŭ tiuj uzantoj, la skota estas aparta lingvo; laŭ malpli interesitoj, ĝi estas nura norda varianto de la angla.

Listo

Dum lastatempa vizito al Islando, kiel skribite ankaŭ en la pasinta artikolo, mia edzino kaj mi estis frapitaj de la grandega simileco inter la vortaro de la islanda lingvo kaj tiu de la skota. Ĉi tiu simileco estas eĉ pli notinda, ol kiam oni faras komparon inter la skandinavaj lingvoj kaj la angla. Jen kelkaj ekzemploj el multaj eblaj. (Rimarko: unue aperas la skota vorto, poste, inter parentezoj, la islanda. Eta noto pri islandaj literoj: „ð” = „dh”; „þ” = „th”. Malgraŭ malsama ortografio, la prononco de la du idiomoj sufiĉe similas, se oni ne konsideras la finaĵon „-a” de la islanda infinitivo.)

Ken (ken, kynna), tak (taka), hae (hafa), tae (), gar (gera), trou (trúa), maun (munu), get (geta), bigg (byggja), brenn (brenna), coup/ coff (kaupa), yird/ yerd (jarða), speil (spila), wale (velja), crave (krafa), scaith (skaða), flit (flýtja/ flýa), smit (smita), thole (þola), bide (bída), speir (spyrja), wauk (vekja), spae (spá), fin (finna), bid (bjóða), merk (merkja), len (lána), tine (týna), min (minna), mulk (mjólka), tyne (týna), tuim (tæma), scrieve (skrifa), bairn (barna), muckle (mikkil), gang (ganga) ktp.

Signifoj

La signifoj de la vortoj en ĉi tiu listo estas respektive: „koni”, „preni”, „havi”, „piedfingro”, „fari”, „kredi”, „devi” (en la skota) kaj „-os” (estonta tempo, en la islanda), „generi”, „konstrui”, „bruli”, „aĉeti”, „tero”, „ludi”, „elekti”, „postulo”, „difekti”, „transloki”, „infekti”, „toleri”, „resti”, „demandi”, „veki”, „profeti”, „trovi”, „inviti”, „observi”, „prunti”, „perdi”, „malpleni”, „skribi”, „infano”, „granda”, „piediri”.

Preskaŭ neniu el tiuj vortoj ekzistas en la moderna angla. Oni notu, ke ĉi tiu listo konsistas preskaŭ sole el verboj. Oni ankoraŭ povus citi centojn da pliaj skandinavdevenaj vortoj per aldono de substantivoj, adjektivoj ktp.

Konkludo

La fakto, ke la angla kaj la skota estas samdevenaj lingvoj, plifortigas – aŭ almenaŭ ne senvalidigas – la interesan teorion de Jan Terje Faarlund. Samtempe ni eble tiel demonstras, ke la skota – se ne la angla – povas esti rigardata kiel precipe skandinavdevena idiomo.

Garvan MAKAJ'

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj' el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07