Verdaj mitoj kaj herezoj

Dum la pasintaj jardekoj la ekologia movado kaj la al ĝi rilatantaj verdaj politikaj partioj en multaj landoj iĝis sufiĉe influhavaj kaj eĉ kelkfoje partoprenis en registaroj. Indas demandi sin, kiomgrade la verdulaj starpunktoj vere estas utilaj al la medio. Pri tiu temo aperis lastatempe pluraj libroj.

En majo la loĝantoj de Eŭropa Unio denove elektis la membrojn de la Eŭropa Parlamento. Estos 38 verduloj en la renovigita parlamento (plus kelkaj kiuj estas pro administraj kialoj en la sama parlamenta frakcio, sed ne nepre estas verduloj). Legante la verdajn programojn (mi konsultis flandran kaj germanan versiojn), oni apenaŭ rimarkas diferencojn kun socialismaj programoj. En ambaŭ estas ekzemple promesoj pri ekonomia kresko kaj pli da laborlokoj. Cetere, la samaj promesoj aperas ankaŭ en aliaj programoj (sed laŭ verduloj kaj socialistoj intervenu por tio la ŝtato, dum ĉe aliaj „la libera merkato” faros). Troveblas nur kelkaj ekologiaj temoj, ekzemple pri verdaj energifontoj, sed ne detale ellaboritaj.

„Verda” fojfoje signifas „dolora”

La plej videblaj eroj de la verdiĝanta energiproduktado estas la ventoturbinoj en la kamparo kaj la sunpaneloj sur la tegmentoj. Tiuj energifontoj devos anstataŭi la nukleajn centralojn, kiuj iom post iom estas elŝaltataj. Tamen, vento kaj suno ne estas fidindaj. Por garantii ke ĉie kaj ĉiam elektro estas je dispono, necesas tute restrukturi la distribureton. Antaŭe la distribuo okazis, kiel por akvo kaj gaso, en unu direkto: de la centralo al la konsumanto, kun kelkaj konektoj inter la centraloj kaj trans la landlimoj. Nun la elektro venas el multaj fontoj kaj oni devas transporti ĝin al pli foraj lokoj. La mastrumado de la novspeca distribusistemo estas multe pli kompleksa kaj riska kaj estas bezonataj novaj alt-tensiaj lineoj.

Jen aperas problemo: multaj homoj ne ŝatas, ke pilonoj kaj kabloj perturbas la pejzaĝon aŭ timas, ke la lineoj kaŭzos iun radiadon nocan por ilia sano. Ili postulas, ke la kabloj estu metitaj subtere. Teknike eblas, sed ĝis nun tio estas farata nur por etaj distancoj, ĉar estas multe pli kompleksa kaj kosta solvo. El ekologia vidpunkto, ĝenas la bezono de pli dikaj kabloj, kio por longaj distancoj signifas konsumon de ege granda kvanto da naturaj resursoj. Iam superkondukiveco povos esti solvo, sed nun tio ankoraŭ estas eksperimenta.

Ĝis nun ne eblas stoki grandan kvanton da elektro. Estas unu iom racia solvo, uzebla nur en montaraj regionoj: kombino de supra kaj malsupra lagoj. Se estas tro da elektro (kio oftas ĉe ventoturbinoj) oni uzas la troon por pumpi akvon de la malsupra al la supra lago. Se mankas elektro, akvo fluas de la alta al la malalta lago tra la pumpiloj, kiuj funkcias kiel generatoroj. Kie eblas, tiaj lago-kombinoj jam estas uzataj. Nun urĝe necesas konstrui novajn, sed por tio estas bezonataj grandegaj konstrulaboroj neakcepteblaj por la loĝantoj de la trafitaj regionoj.

Verduloj ne volonte parolas pri tiaj konsekvencoj de nova energipolitiko. Kontraŭe, ili kutimas subteni la protestantojn, tiel subfosante la propran idearon.

Biobrulaĵoj

Krom ventoturbinoj kaj sunpaneloj, biobrulaĵoj estas tria verda energifonto. Laŭ informilo, kiun la belga elektro-produktanto kaj -liveranto Electrabel (filio de la franca GDF Suez) ĵus dissendis al siaj klientoj, 80 % de ĝia verda energio devenas de biobrulaĵoj. Tamen tiuj brulaĵoj estis kaj estas kontestataj. Kvankam la produktometodoj dum la pasintaj jaroj pliboniĝis, restas multaj duboj pri la reala utilo. Plejparto de la brulaĵoj (sukerkano, maizo, ligno ...) estas kultivata industriskale en evolulandoj kaj tie forprenas agrojn bezonatajn por la loka konsumado.

Ekologia dorsosako

Ĉu mi anstataŭigu mian dekjaran, ne ofte uzatan, bone funkciantan aŭton per nova, konsumanta malpli da energio? Ĉu mi tuj forigu ĉiujn ampolojn kaj ekuzu LEDajn aŭ fluoreskajn lampojn en mia domo, aŭ ĉu el ekologia vidpunkto estas pli favore anstataŭigi ilin nur kiam ili difektiĝas? Jen demandoj al kiuj la kutima respondo estas „faru tuj”, sed kiuj fakte bezonas zorgan kalkuladon.

La germana veterana ekologiisto Friedrich Schmidt-Bleek (naskiĝinta en 1932) kreis la koncepton de „ekologia dorsosako”. Kutime oni prijuĝas la efikecon de aŭto aŭ lampo komparante la energikonsumon. Schmidt-Bleek adicias ĉion, kio dum la produktado, la uzo kaj la forigo de iu aparato estas konsumita: la bazajn materialojn (metalo ...), la kromajn konsumaĵojn dum la produktado (akvo, pakumo, transporto ...), la energikonsumon dum la utila vivo, kaj fine la kostojn (kaj eble la enspezojn) por „malprodukti” la aparaton. Laŭ tiaj kalkuloj la uzo de plejparto de la nuntempaj elektraj aŭtoj estas frenezaĵo, ĉar por iliaj baterioj estas bezonataj multe pli da bazaj materialoj ol por kutima aŭto kaj dum la uzado, la pezo de la baterioj pligrandigas la energikonsumon.

Similajn kalkulojn eblas fari por pesi kaj kompari la ekologian dorsosakon de papera aŭ plasta pakumo, de vitraj aŭ plastaj boteloj, ktp. La konkludo de Schmidt-Bleek: facilaj respondoj ne ekzistas.

Karbona dioksido

Ĉar por la ĉiutaga vivo estas bezonataj simplaj komparmetodoj, la kutima kriterio por prijuĝi la ekologian aspekton iĝis la emisio de karbona dioksido (CO 2). Ĝi originas el la Protokolo de Kioto, internacia traktato, alprenita en decembro 1997. La protokolo enkondukis sistemon de emisio-rajtoj de CO 2, distribuataj al poluantaj industrioj. La intenco estis fiksi maksimumon de emisioj, jaron post jaro malpliiĝantan. Kompanioj, kiuj sukcesis malpliigi sian emision, povis vendi siajn troajn rajtojn al aliaj. Anstataŭ ekologia stirilo, la rajto-sistemo iĝis financa produkto, kun ĉiuj eblaj misuzoj. Restas la burokrataro kaj la fraŭdo; pridubindas la utilo por la medio.

Greenpeace

Se la medio-protektantaj asocioj ne sukcesas honeste kaj akurate informi la publikon, oni almenaŭ povus esperi, ke interne ili zorge kaj etike funkcias. Eĉ pri tio devas esti duboj ...

En sia numero de la 16a de junio 2014 la germana revuo Der Spiegel anoncis, ke la ĉefsidejo de Greenpeace en Nederlando perdis 3,8 milionojn da eŭroj pro financa spekulado. La asocio intertempe konfirmis tion. Kiel kutime, la respondeca oficisto estis tuj maldungita, sed evidente li ne povis fari tiajn transakciojn sen scio kaj konsento de siaj superuloj. La afero konfirmas, ke la bankokrizo de antaŭ kelkaj jaroj estas tute forgesita. Kompleksaj kaj riskaj financaj konstruoj denove iĝis tute akcepteblaj, des pli ĉar la rento el normalaj ŝparkontoj estas preskaŭ nula.

Konkludo

Danke al la verda movado la publiko nun estas (iomete) konscia pri ekologiaj temoj. La verdaj ideoj intertempe estas transprenataj de plejparto de la aliaj politikaj partioj, sed ofte kiel simpligitaj sloganoj. Se la verduloj deziras daŭre progresi (ne nur laŭ nombro de voĉdonoj okaze de balotado, sed ankaŭ laŭ realigo de sia idearo), ili devos repripensi sian strategion. La nuna publiko estas pli bone edukita ol la antaŭa generacio kaj deziras kredindajn informojn.

Roland ROTSAERT

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07