Milita kampadejo trovita en Karnunto

En la Arkeologia parko Karnunto (MONATO 2014/05, p. 16) oni faris novan eltrovon. Post la malkovro de tutmonde unika gladiatora lernejo en 2011 la sciencistoj nun eltrovis sub la ruinoj de antikva vilaĝo ĉe Danubo grandan militan kampadejon. Helpe de grunda radaro la arkeologoj trafis fortikaĵ-fosaĵon en pli profundaj tertavoloj kun areo de 57 600 kvadrataj metroj, egala al ses futbalaj ludejoj.

Por la direktoro de la arkeologia parko, Markus Wachter [vaĥta], tio estas sensacio: „Por ni estas granda paŝo, ke Karnunto ree ricevas tutmonde sian antikvan signifon”, li deklaris. Petra Bohuslav, ekonomia konsilistino de la lando Malsupra Aŭstrio, diris, ke la eltrovo donos gravan turisman kaj ekonomian impulson.

Ĝis la jarfino

Ekde 2012 oni esploras kune kun internaciaj partneroj laŭ komisio de la lando Malsupra Aŭstrio la subteron de Karnunto. Ĉi-lasta estas la plej granda arkeologia tereno en la centra Eŭropo. Preskaŭ la tuta romia urbo, kies areo iam ampleksis pli ol 10 km 2, konserviĝis ĝis nun sub la kampoj kaj vinberejoj de Malsupra Aŭstrio.

Oni esploras el la aero kaj surtere la arkeologian kampon. Pli ol ses km 2 estis jam prilaboritaj. La grunda radaro ebligas per la uzo de elektromagnetaj ondoj, ke restaĵoj de la romia urbo aperas tridimensie sur la komputila ekrano. Ĝis la jarfino oni prilaboros areon de kvar km 2.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07