Sekretoj de longviveco

Ĉi-jare mia patrino fariĝis 100-jaraĝa. Ŝi estas sana, korpe kaj mense, en sia hejmo. Laŭ mia observado, la sekretoj de ŝiaj longaj vivo kaj sano estas manĝemo, babilemo kaj scivolemo.

Ŝi manĝas ĉion – panon, rizon, legomojn kaj fiŝaĵojn. Ŝi babiladas senĉese kun siaj familianoj kaj helpantoj. Ŝi ĉiutage legas ĵurnalon kaj librojn.

Estas konate, ke japanaj virinoj vivas plej longe. Kvankam ili perdis la unuan pozicion de vivdaŭro en 2011 pro mortoj kaŭzitaj de la cunamo, ili denove okupis ĝin en 2012.

Ministrejo

Ili mortas mezume 86,41-jaraĝaj, laŭ informoj de la japana ministerio pri sano, laboro kaj bonfarto. Sekvas Honkongo (86,3), Hispanio, Francio kaj Svislando. Japanaj viroj rangas kvine en la mondo kun 79,94 jaroj post Islando (80,8), Honkongo, Svislando kaj Israelo.

Kio ebligas al japanaj virinoj longan vivdaŭron? Eble la plej grava kaj populara faktoro estas nutraĵo aŭ manĝkutimoj. Ne mankas pruvoj. Ekzemple, ĝis 1985 kaj la viroj kaj la virinoj en Okinavo okupis la unuan pozicion de la 47 gubernioj en Japanio. Poste falis la viroj ĝis la 30a pozicio.

Evidentis la kialo. Antaŭe la tradicia nutraĵo konsistis el rizo, legomoj, tofuo, marherbo kaj fiŝo. Ili manĝis ankaŭ sengrasigitan porkaĵon. Post la milita okupado de Okinavo, fare de Usono en 1945 kun multaj militbazoj, iliaj manĝkutimoj rapide ŝanĝiĝis kaj usoniĝis.

Viando

Gejunuloj ekŝatis viandon kaj rapidmanĝaĵojn anstataŭ la tradiciajn receptojn. Rezulte ili manĝis multe da graso kaj dikiĝis. Ili komencis suferi de kor- kaj cerbo-infarktoj.

Gravas ankaŭ bona infrastrukturo fizika kaj homa en la socio. Necesas, ekzemple, malaltigi la mortokvanton de beboj kaj infanoj. Tio draste malaltiĝas en Japanio ekde 1921, kiam oni komencis en multaj urboj purigi per kloro akvotubojn. Ankaŭ ĝenerala sanasekura sistemo, kiu kompletiĝis en 1961 en Japanio, donas al civitanoj malmultekoste kaj egale bonkvalitajn medicinajn servojn.

Solidareco

Lastatempe iĝis pli kaj pli klare, ke gravan rolon ludas solidareco kaj reciproka helpo inter komunumanoj. Civitanoj, kiuj bone rilatas kun najbaroj kaj kiuj helpas unu la alian, kutimas vivi pli longe ol izolitoj.

Kial japanaj viroj ne povas okupi la unuan pozicion en la mondo, kiel japanaj virinoj? Eble ili tro trinkas, fumas kaj sentas sin tro streĉataj dum la labortagoj.

ISIKAWA Takesi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takesi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07