Justeco - sed por kiu?

En Aŭgsburgo, Germanio, situas parksimila arbaro. Tie oni promenas, biciklas, sportumas, ripozas. Tamen en oktobro 2011 okazis tie murdo.

Nokte je la tria horo policanoj kontrolis motorciklon. La ŝoforo kaj akompananto fuĝis sed falis de sur la veturilo kaj tuj komencis pafi. La policistoj multfoje repafis kaj policistino estis vundita. La kugloprotekta veŝto de ŝia vira kolego retenis kelkajn kuglojn, sed tamen li estis mortige trafita.

Fine sukcesis enketoj. En decembro 2011 la polico – danke al DNA-spuroj – kaptis du fratojn el krima medio. La pli juna jam pasigis 19 jarojn en karcero pro murdo de alia policisto. Ĉe la fratoj oni trovis eksplodaĵojn kaj pafilojn.

Silentis

Komenciĝis longa jurproceso. Antaŭ la kortumo ambaŭ akuzitoj silentis, tamen insultis la juĝiston, nomante lin „kotulo”.

La pli aĝa frato asertis, ke li suferas pro parkinsona malsano kaj montris tremadon de la mano. Defendaj advokatoj klopodis per multspecaj ruzoj subteni la akuzitojn. Ili deklaris la juĝistojn antaŭjuĝaj kaj la akuziton tro malsana por partopreni la proceson.

Kuracisto certigis, ke la akuzito senkulpas, ĉar tiu ne kapablas sin teni sur motorciklo, aldonante, ke la malsano rezultis de izolada aresto. Pro tio, laŭ la kuracisto, la arestito ne povas partopreni la proceson.

Miris

La juĝistaro decidis interrompi la kortuman traktadon kontraŭ tiu ĉi frato. La publiko miris pri la evidenta povo de unuopa medicina fakulo.

Intertempe multaj homoj ekpostulis mortpunon por ambaŭ akuzitoj, egale, kiu fakte pafis la mortigajn kuglojn. Tamen kortumo rajtas kondamni nur, se la kulpo estas nedubebla. Laŭ la latina in dubio pro reo (dubokaze favore al la akuzito) ĉiu akuzito estu rigardata senkulpa, ĝis kulpo estas pruvita.

Por la vidvino de la mortigita policisto la situacio fariĝis preskaŭ neeltenebla. Ŝia edzo estis murdita, sed la murdinto eble neniam vidos karceron.

Tamen pasintjare almenaŭ la pli juna frato estis kondamnita al dumviva karcerpuno. La proceso kontraŭ la alia restis interrompita. La juĝistaro insistis pri nova kuracisto-fakulo kaj ordonis plursemajnan observadon de psikiatroj.

Lastatempe la akuzito estis denove arestita. La proceso povos esti daŭrigata.

Jomo IPFELKOFER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07