Nesuspektindaj flutistoj

La afero ekis tute neatendite. En la komenco, ĉio pensigis pri rutina esploro. Sed poste ĝi montriĝis granda sensacio. Kaj la fino estas ankoraŭ nekonata.

La universitato „San Martino” ricevis ordinaran esplortaskon. Ĝi estis petita precizigi la aĝon de iu fluto, kiu estis taksita je ĉirkaŭ 12 000 jaroj. Laŭ la kalkuloj plenumitaj, ĝi estis do fabrikita en la sama epoko, en kiu la homo sapiens komencis montri sian talenton per la pentraĵoj en la hispanaj kavoj de Altamira kaj en tiuj de Les Eyzies, male situantaj en Francio.

La materialo de la fluto estis iuspeca ceramiko. Rilate ĉi-lastan, la malkovro de la aĝo estas malfacila. La disvastigita metodo C14 ne funkcias: tiu helpas nur ĉe organikaj materialoj. La aĝon de ceramikaĵoj oni povas malkovri, nur se la loko, kie la objekto estis trovita, bone konatas, ankaŭ koncerne la aĝon.

En ĉi tiu okazo, bonŝance la ejo estis bone konata. La raporto de la trovintoj estis preciza. La esploristoj do iris al Afriko kaj tre zorge ekzamenis la lokon kaj ĝian ĉirkaŭaĵon. Unua rezulto estis tre entuziasmiga: dua fluto estis fakte elterigita. Eĉ pli precize ol ĉe la unua malkovro, ĉiuj detaloj estis dokumentitaj. La sensacio kreskis, kiam la aĝo de la ter-ebeno de la trovaĵoj estis rivelita: ĉirkaŭ ducent milionoj da jaroj! Do ili estis ege pli aĝaj ol imagite. Sed tiu estis la epoko de la dinosaŭroj!

Spertuloj cerbumis pri la estaĵoj, kiuj estis produktintaj kaj utiligintaj la flutojn. La distancoj inter iliaj truoj estis preskaŭ egalaj al tiuj de nuntempaj flutoj. Do la fingroj de la ludantaj estaĵoj havis la saman interspacon, kiel la niaj.

Kia dinosaŭro povus esti la uzanto? El la multaj diversaj specoj suspektindaj oni devus konsideri nur tiujn, kiuj havis la antaŭajn ekstremaĵojn liberaj por povi manipuli fluton.

Nia nekonata saŭro tuj ricevis labornomon en la latina lingvo: dino sapiens.

Ampleksa programo por pliaj esploroj estis starigita. Ĉu dino sapiens produktis pentraĵojn en kavoj? Ĉu ĝi uzis fajron? Ĉu metalojn? Antikvaĵoj el la tuta mondo estis inkluzivitaj en la esplor-programo. Je ĉiu objekto, kies aĝo estis necerta, ĝi estis ree evoluigita.

La ĝis nun plej esperiga rezulto estis du tekstoj skribitaj en speco de kojnoskribo, ankoraŭ ne deĉifritaj. Ili vekis la intereson de la esploristoj. Unu estas skribita sur kupro, la alia sur ŝtono. Ĉu hazarde tiuj devenas el la epoko de dino sapiens? Se jes, kaj se deĉifrado sukcesus, ni povus legi, kion pensis nia antaŭulo dino sapiens.

Nun esploristoj traserĉas centojn da antikvaj tekstoj ĝis nun nedeĉifritaj. Niaj plej kapablaj komputiloj havas treege interesan taskon por plenumi.

La dinosaŭroj vivis dum 170 milionoj da jaroj, do dum ege longa tempo. La homo sapiens evoluis ene de malpli ol miliono da jaroj. Modernan teknikon li disvolvis ene de tre malmultaj jaroj. Vapormaŝinoj, fervojoj, radioaparatoj estis inventitaj ene de ducento da jaroj, do dum mikroskopa parto de unu miliono da jaroj. Kiom multe evoluis dino sapiens dum sia ege pli longa vivtempo? Kaj kiom da tio ni eltrovos?

Hans B. Welling

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hans B. Welling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07