Iamaj vulkanoj, iama maro, ĉe nuna montaro

Antaŭ 20 milionoj da jaroj, en la orienta parto de Stirio (aŭstra federacia lando) estis maro kun vulkanaj insuloj. Dum la maro malaperis, sala akvo profunde sub la tero ja restas. Nun kelkaj vulkanoj, malaktivaj kaj ege eroziitaj, superregas la pejzaĝon. Sur unu el tiuj vulkan-ruinoj staras la kastelo Riegersburg, imprese videbla ankaŭ al tiu, kiu venas de malproksime.

Lafo

Multaj vulkanoj en la mondo ne havas same belan kegloformon kiel Fuĵi en Japanio. Ofte la lafo malrapide elfluas kaj kovras vastajn areojn. La lafo, ĉi-okaze, solidiĝis kaj estas nun uzata en ŝtonrompejo situanta ĉe Kloech: tie oni povas aĉeti bazaltajn ŝtonojn de diversa grandeco. Borante la grundon, oni malofte trovas nafton, sed fojfoje ja varman mineralan akvon. Tio klarigas la ĉeeston de tuta vico da varm-banejoj, de Vieno ĝis Murska Sobota en Slovenio.

Legomoj

Jam nun la varma akvo hejtas multajn vilaĝojn kaj urbojn en tiu regiono. En Blumau la loka firmao Frutura volas nun uzi la varm-energion de la grundo por forcejoj, kie rikolteblos legomoj dum la tuta jaro. Oni bezonas du truojn: el unu oni pumpos la varmegan akvon, en la alian oni reĵetos la akvon malvarmigitan. La afero estas profitiga, se konsideri, ke oni akiras en ĉiu sekundo minimume 60 litrojn da akvo, kies temperaturo estas minimume 110-grada. La projekton kontraŭas kelkaj loĝantoj de Blumau, ĉar ili timas la eventualan malpurigon de la grunda akvo.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07