Tamen arto!

La Leopold-muzeo estas la plej granda kaj plej vizitata muzeo en la Viena Muzea Kvartalo okcidente de la centro de la aŭstra ĉefurbo. Dum 50 jaroj profesoro doktoro Rudolf Leopold (1925-2010) kolektis pentraĵojn de aŭstraj artistoj.

En 2001 la kolekto trovis sian definitivan lokon en muzeo, kiun li konstruigis helpe de la respubliko Aŭstrio kaj la Aŭstria Nacia Banko.

La 8an de majo, okaze de la datreveno de la fino de la dua mondmilito en 1945, la vidvino de Leopold, Elisabeth Leopold, inaŭguris ekspozicion pri la arto de la unua mondmilito. En sia parolado ŝi substrekis, ke temas pri kontraŭmilita ekspozicio. Ŝi starigis la demandon, ĉu arto estas necesa. Fakte ĝi estas ia dua, kontraŭa mondo, ankaŭ dum militoj.

Militaj spertoj

La elirpunkto de la ekspozicio „Tamen arto! Aŭstrio 1914-1918” estas la militaj spertoj de Egon Schiele [ŝile], Albin Egger-Lienz [éga-líenc] kaj Anton Kolig.

Dum sia militservo Schiele pentris rusajn militkaptitojn kaj superulojn. Skribis Kolig en 1916 el la batalkampo: „Mi pentras sub mizeraj cirkonstancoj”, dum ĉe la itala fronto Egger-Lienz fantaziis pri la „fera paŝado de la eterna sorto”.

Tamen ne nur pri tiu ĉi triopo temas la ekspozicio. Kolo Moser pentris dum la milito bildojn intense kolorajn, dum Gustav Klimt okupiĝis pri portretoj de virinoj, alegorioj kaj pri pejzaĝaj bildoj.

Kiam Klimt mortis en februaro 1918, Schiele pentris lin, sidante ĉe lia lito. Oktobron Schiele desegnis sian mortantan edzinon. Li kaj ŝi mortis en la sama monato pro la hispana gripo, nelonge antaŭ la fino de la milito.

De junstilo al ekspresionismo

Kernas en la kolekto en la Leopold-muzeo aŭstra arto de la unua duono de la 20a jarcento. La ĉefaj verkoj de Schiele kaj Klimt paŝon post paŝo montras la evoluon de junstilo (germane: Jugendstil) al ekspresionismo.

En la vastaj, lumplenaj salonoj rigardeblas krom pentraĵoj kaj desegnaĵoj ankaŭ objektoj de la artmetio kaj mebloj de la tiel nomata viena laborejo (germane: Wiener Werkstätte – asocio de artistoj produktanta artmetiaĵojn, fondita en 1903). Troveblas objektoj de Adolf Loos, Otto Wagner kaj Josef Hoffmann. Krome skulptaĵoj el Oceanio kaj Afriko, ankaŭ kolektataj, inspiris multajn artistojn de la Klasika Moderna Arto.

La kolekton komencis jam kiel medicina studento Rudolf Leopold. Li aĉetis pentraĵojn, kaj baldaŭ en li estiĝis vera pasio por arto. Ĝis 1994 li vivis kun sia familio meze de tiuj mebloj kaj bildoj. Poste li transdonis siajn 5000 artobjektojn al fondaĵo. La suma valoro estas 575 milionoj da eŭroj.

Ĝis la 1960aj jaroj la arto de Schiele kaj Klimt estis neŝatata, eĉ malestimata en Aŭstrio, sed Leopold havis alian opinion. En 1954, dum aŭkcio, oni primokis lin, kiam li favorpreze aĉetis nudon desegnitan de Schiele, kies arto tiam estis rigardata kiel dekadenca kaj pornografia. Sed dum la sekvaj jardekoj la prezoj por tiaj pentraĵoj ege kreskis.

Estetika sento

Leopold fidis je sia estetika sento, kiam li aĉetis kaj interŝanĝis artaĵojn. Unue la elektado estis subjektiva, sed poste estiĝis akceptita kultura institucio kolektista, kiu estas nun esenca parto de la arta vivo en Vieno. Kolektisto ofte malkovras tion, kion alia pretervidis. Post scienca esplorado tiajn objektojn montras specialaj ekspozicioj, ofte el nova vidpunkto.

Profesoro Leopold klarigis sian sukceson per sia talento kompreni la estiĝon de verko per sia „arte vidanta” okulo. Liaj kapabloj estis detala percepto, priekzercita komparado kaj akcentado de la ĉefaj trajtoj.

Ĉiam li decidis laŭ sia subjektiva sento kaj animstato. Same subjektivaj estis la elekto, vicigo kaj prezentado de la verkoj. Tiel li iĝis ne nur fondinto de muzeo, sed ankaŭ celkonscia avangarda kreinto de tuteca artaĵo.

La Leopold-muzeo por ĉiam estas ligita al la kolektisto. La kolekto mem estas aprezo por la aŭstra arto kaj omaĝo al la Viena Moderna Arto.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07