Taŭro??? Festo!!!

Ŝprucas varmegaj sunradioj sur la senĉese hompleniĝantan cirkon. Somerĝojiga heleco bonvenigas moviĝeman spektantaron, ĉiu serĉe de sia sidloko por de tie ĝui posttagmezan toreadon. Fortlaŭtaj la babiladoj garnitaj per grandaj ridoj de la plinombriĝanta publiko. Joviala etoso regas en la medio kaj rigardoj jam celas la scenejon por Taŭro???-Festo!!!.

Trumpeto elsonoras la komencon de l' spektaklo, aplaŭdoj pliampleksigas la popolan voĉbruadon. Ie, meze de la ruĝfarbita ligna trabaĵo ĉirkaŭanta la arenon, oni malfermas larĝan pordon por tralasi toreadajn taĉmentanojn: banderilistojn, incitistojn kaj ankaŭ taŭroprenantojn; ĉiuj surhavas strikte sidantajn kostumojn bunte orbroditajn, kio allogas la okulojn de la spektantoj. Sur bele ornamitaj ĉevaloj sekvas rajdistoj tre elegantaj ene de siaj aparte distingindaj jakoj fasonitaj laŭmode de antikvaj aristokratoj, kaj fajne ellaboritaj volutaj desegnaĵoj; ĉekape trikornaj ĉapeloj, okulfrape plumplenaj.

Je la sono de muziko pursangaj rajdbestoj, per artaj volteoj, dancas kaj riverencas al la senhalta manklakado. Tradiciajn ritojn ĉiuj tiuj aktoroj solene plenumas en la areno, ĝis eliro laŭtakta kun la orkestro.

Sonora ordono revenigas unu rajdiston, kiu per ceremoniaj gestoj respekteme akceptas de kunulo longan banderilon. Plia trumpetado kaj jen la vico de la ĉefa rolulo de tiu festo: la taŭro! Ĝi impetas en la cirkon, kaj per siaj minaceme levitaj kornoj krakege frapas kontraŭ la ruĝlinian trabaĵon. Incitistoj klopodas trompi ĝin per tukmovaj fintoj. Renkonte al la bestio vigle sin ĵetas ĉevalo, de sur kies selo la rajdanto, per vigla manpuŝo, enirigas en la bovdorson ĉepinte hokprovizitan stangon; ĉi tiu krakfendiĝas kaj lasas flageton tuj fiere elmontratan al la aplaŭdanta spektantaro. Unu ... du ... tri ... kvar ... eĉ kvin kaj pliaj pikiloj vundas la malraciulon, kaj elfluado de sango ekruĝigas ĝian dorsfelon. Ĉe ĉiu sukcesa trapiko la spektantaro eksplodigas vivuojn – Taŭro??? – Festo!!!

Tradicie, scenoj tiaj ripetiĝas ĉe toreado de ĉiu plia besto enirigita en tiun arenon, kaj de alia ..., kaj de alia ... trafe trapikitaj de la rajdistoj; ĉi-tiuj estas kriade tiucele instigitaj de la entuziasmoplenaj spektantoj, ĉiam postulantaj de ili elmontradon de kiel eble plej riskemaj krudbravegaĵoj. Unu plia, unu plia ... kulmine jen la simultana banderilpara enpikado, sekve ankaŭ uzo de spanpikilo, aŭ ankoraŭ la akrobatarta violonstila klingenŝovo. Tion oni malavare rekompencas per multoblaj pli viglaj aplaŭdoj kaj vivuoj. Post ĉiu batalspektakla sceno la taŭro vagas tien kaj reen kun sia kapo turniĝanta ĉirkaŭen serĉe de eliro el tia por ĝi timiga sieĝloko; dume la sur ĝi alkroĉitaĵoj supre svingiĝas groteske, kaj interne plu diskarnigas ĝian dorson ... Taŭro??? – Festo!!!

Ĉi prezentadojn akompanas etosgajigaj muzikaranĝoj belsonore premiantaj kontentigajn plenumadojn de la arenprotagonistoj. Sur sia sidloko ĉiuj amuziĝas, dum la sangoverŝado videbliĝas ne nur el la bovodorsoj kaj eĉ surventre de la ĉevaloj pro akra spronado de ties mastroj – Taŭro??? – Festo!!!

Ree laŭ ordona trumpetado, jen envenas grupo da taŭroprenantoj, kiuj sen ia ajn ruzilo ĉemane, maltime oferdonas sian korpon al la furiozo de la bestio. Ĉi tiu muĝas kaj hufoskrapas ĝuste antaŭ ol ataki tiujn provoke defiantaj ĝin. La interfrapiĝo estas senbrida: la unua viro en la vico alfrontanta la taŭron enbrakigas ĝian kapon, kaj forte-firme eltenas sin inter ties kornoj, kie li skuiĝe vojaĝas rapidajn sed longajn momentojn. Liaj kompanoj kiel eble plej tuje sin ĵetas sur la virbovon, sed iuj estas de ĝi abrupte forpelitaj aeren, flanken, surteren, eĉ sub ĝiajn hufojn. Per violentaj kornofrapoj la taŭro karamboligas kaj kaprioligas ilin; unu el ili eĉ falas kun la kapo malsupren. Sed neniu rezignas. Ĉiuj obstine insistas, persistas, en kolektiva strebado senmovigi sian predon. Danĝere miksiĝas kapoj kun la tie enpikitaj banderiloj, kaj la sango verŝiĝanta el la bova dorso makulas jaketojn, ĉemizojn kaj precipe iliajn vizaĝojn. Trafita de violenta ekpuŝego, unu taŭroprenanto svenas antaŭ la minace reatakonta bruto, tamen, senhezite kaj sentime, iu kamarado ofereme tuj sin ĵetas protektocele sur la faligitan korpon sendefendan, tiele ricevante mem la kornopikojn. – Taŭro??? – Festo!!!

Dum tiu baraktado, sed de fore kaj kontente sur siaj sekuraj sidlokoj, entuziasme-gaje partoprenas ankaŭ spektantoj per kuraĝigaj incitadoj – eĉ histerivirinaj – kaj ridegas, se ĉe pudendo de iu el tiuj kuraĝuloj ŝiriĝas pantalono – Taŭro??? – Festo!!!

Poste plia sangceremonio efektiviĝas de sur ĉevalo kun flankoprotektiloj, kontraŭ kiuj la taŭro trompige impetas, samtempe ricevante de la rajdisto reajn stangpikadojn.

Festokresĉende, alia kuraĝulo – ĉi-foje tutsola, sed kun banderiloj en siaj manoj – montriĝas nun riskeme en kvazaŭa dancado fronte al plia taŭro laste enirigita en la arenon. Ekvidante la provokanton, la besto tuj sin ĵetas kontraŭ li, sed maltrafas lin, trompite de ties fintoj; tiele lerte sukcesinte enŝovi la du pikilojn sur ĝian dorson, la banderilisto forfuĝas rekte al la ruĝa trabaĵo por sin savi de la furioza bovo persekutanta lin. Tamen li ne sufiĉe rapidas por eskapi la kornobaton, kiu sur lian postaĵon transirigas lin ĝuste kien li celis, kvankam kun kapo malsupren kaj kruroj aeren. Laŭta ridegado eksplodas el la spektantaro, kune kun fortaj aplaŭdoj.

Laste envenas la matadoro, kiu per stara toreado instigas la koncernan virbovon – ĉi tiu ne kun kornoj globigitaj kiel la antaŭaj – al difinitaj alkuroj tien kaj reen per trompfintoj de sia muletao; je ĉiu specifa tukmovo sur la besta dorso ĉiam senĉese akompanas „holeoj”. Subite lia kruro estas kaptita de unu korno, kio igas lin transkapiĝi kaj fali. „Ho!!! ... Hororo!!! ...” Tuj tuj ekstaras spektantoj unuanime afliktiĝintaj, incitistoj alkuras por deviigi la kornhavulon; sed la toreadoro reekstaras, feliĉe nenio grava! Eksplodas aplaŭdoj. – Taŭro??? – Festo!!!

La spektaklo pluiris kun pli intensa klakado kaj apogaj krioj. Kvankam de la homspecio bredata cele propran amuziĝon tiom riskeman, la bruto ne povas superi tian mastron. Oni permesas nur mezuri ĝian neracian animalan povon kompare kun la homa ruzinteligento, ne plu! Jen alvenonta la superkulmina momento: ĝia mortigo! – Taŭro??? – Festo!!!

Kun glavo ĉemane rekte antaŭen direktata, la toreadoro alfrontas sian predon, logtrompe incitas ĝin, kiu naive impetas kontraŭ la defianto, kaj ĉi tiu enŝovas la klingon en ĝian dorson, funde ĝiskore. La bestio, tiele mortvundita, oscilas, ĝia peza korpo balanciĝas, stumble genuiĝas, la muzelo mergiĝas en la arenpolvon ... Ĝi agonias. – Taŭro??? – Festo!!!...

Eksplodas vivuoj, bruegas klakaro, muziko pli laŭte sonas. La venkinto, kun la sanga spado ĉemane levita, orgojle dankas al tia amaso aklamanta triumfe la homan krudlertecon super la animala malracio. – Taŭro??? – Festo!!!

Eduardo NOVEMBRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Eduardo Novembro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07