Kortuma NE al baleno-kaptado

Japanio nepre ĉesigu baleno-kaptadon en Antarkta Oceano, ordonis fine de marto la Internacia Kortumo en Hago, Nederlando. Ĝis nun Japanio kaptis balenojn laŭ internacia konvencio pri reguligo de baleno-ĉasado, kiu permesas ĉasadon nur por sciencaj, ne komercaj, celoj.

Tamen la kortumo trovis, ke Japanio kaptis pli ol mil balenojn, tro por sciencaj, esploraj celoj. Cetere la karno estas komerce vendita. Evidentis, ke Japanio faris komercan balenkaptadon sub preteksto de sciencaj esploroj.

La proceson komencis la aŭstralia registaro kontraŭ Japanio, prezentante argumentojn, kiujn la kortumo plene akceptis.

Restoracioj

La kortuma decido reprezentas baton kontraŭ la japanaj registaro, komercistoj kaj restoracioj, kiuj servas balenaĵon, sed ne kontraŭ la ĝenerala publiko, kiu kutime ne manĝas baleno-karnon.

Klare senteblas en Japanio, ke ne plu eblas rezisti eksteran premon por aboli enlandajn moron kaj tradicion, kiuj ne akordiĝas kun la internacia homa moralo.

Nun alilandaj kritikantoj celas ĉesigi delfeno-kaptadon ĉe Taiĵi-golfeto en la gubernio Wakayama en la centra Japanio. Fiŝistoj enpelas delfenojn en la golfeton kaj tie ilin kaptas.

En januaro la usona ambasadoro en Japanio, Caroline Kennedy (filino de la prezidinto J. F. Kennedy), diris, ke la usona registaro kontraŭas malhoman delfen-enpelan kaptadon.

ISIKAWA Takasi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07