De Gabono al Aŭstrio por unika ekspozicio

Ĝis la fino de junio en Vieno admireblas unuafoje originalaj fosilioj gabon-devenaj. Ili pruvas, laŭ artikolo aperinta en la revuo Nature en 2010 kaj kontraŭe al tio, kion homoj ĝis tiam kredis, ke multĉelaj vivaĵoj ekzistis jam antaŭ 2100 milionoj da jaroj.

Geologo

Nia tero estiĝis antaŭ 4500 milionoj da jaroj, sed la vivo aperis antaŭ 3800 milionoj da jaroj. La unuaj organismoj estis nuraj unuĉelaj bakterioj kaj arkeoj. Rilate al multĉelaj vivaĵoj, fakuloj antaŭe opiniis, ke ili ekestis antaŭ 580 milionoj da jaroj: oni aludis al la tiel nomata kambria eksplodo, dum kiu la vivformoj multobliĝis danke al la plialtiĝo de la oksigen-niveloj kaj el kiu evoluis la nuntempa vivo mem. Tamen en 2008 la franc-maroka geologo Abderrazak El Albani, el la franca universitato de Poitiers, malkovris tre bone konservatajn fosiliojn de multĉelaj organismoj, ĝis 17 centimetrojn grandaj.

Sedimentoj

La altvalora malkovro okazis en Gabono, afrika lando situanta proksime al la ekvatoro. La loko, kie oni trovis la fosiliojn, kuŝas apud la urbo Franceville, en la samnoma baseno. Temas pri iama maro, kie amasiĝis sedimentoj, kiuj restis tie senŝanĝaj dum pli ol du miliardoj da jaroj ĝis hodiaŭ. Estas rimarkinde, ke oni tie ekspluatas uranion, bezonatan por francaj atom-centraloj.

Mikrotomografio

La menciitaj fosilioj troviĝas en ardezo kaj aĝas 2100 milionojn da jaroj. Helpe de mikrotomografio eblis tridimensie rekonstrui ilian kompleksan internan strukturon. La trovitaj 450 eroj havas diversajn formojn: cirklan aŭ longiĝintan, kian ekzemple havas vermoj, sed ĉiam kun globforma centra korpo. El la formo de la rando oni rajtas konkludi, ke la ĉeloj estis specialigitaj kaj iel interkomunikis. Ne ekzistas paralelaĵoj en la nuna mondo. Eble la gabonaj fosilioj estis speco de viv-eksperimento, kiu tute ne postlasis spurojn. Krome ne estas konate, ĉu tiaj vivaĵoj ekzistis sur la tuta tero, ĉar preskaŭ ĉiuloke la fosilioj malaperis pro geologiaj procezoj. La esploristoj trovis, ke tiuj organismoj vivis en mara medio relative proksima al la marbordo (oni parolas pri profundeco de ne pli ol 30 metroj) kaj trankvila, kvankam fojfoje trafebla de tajdoj, ondoj kaj tempestoj.

Oksigeno

Dum la gabon-fosilia periodo, nomata Proterozoiko, la kvanto de oksigeno libera en la atmosfero ege kreskis, eble pro la ĉeesto de cianobakterioj. La multiĝo de oksigeno ebligis la rapidan kreskon de multĉelaj vivaĵoj. Cent milionojn da jaroj poste, la oksigena elcento malaltiĝis kaj la organismoj, kies fosiliojn oni trovis ĉe la ekvatora Afriko, forsvenis.

Muzeo

La ekspozicio estas ĝuebla dum kelkaj monatoj en la Viena Naturhistoria Muzeo. Ĉi-lasta, malfermita en 1889, paradas per 30 milionoj da objektoj kaj estas unu el la plej gravaj kaj vizitindaj natursciencaj muzeoj de la mondo.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07