Pioniro de sendrata teĥnologio

La komenco de ricevado kaj elsendado de telegrafaj mesaĝoj estas ligita al la nomoj de la italo Guglielmo Marconi [guljelmo markoni] kaj de la ruso Aleksander Popov. Ne multaj scias, ke al tiuj nomoj apartenas ankaŭ tiu de la slovaka inventisto Jozef Murgaš [murgaŝ].

Murgaš kiel la unua en la mondo praktikis sendratan elsendon de homa voĉo jam en 1905. Lia klopodado pri elektrotekniko alportis al li sukceson kaj internacian agnoskon.

Murgaš, pastro, pentristo kaj amatora elektroteknikisto, naskiĝis antaŭ 150 jaroj, la 17an de februaro 1864, en la slovaka montvilaĝeto Tajov, ĉirkaŭ 150 km norde de la ĉefurbo Bratislavo.

Kalumnioj

Kiel pastro li studis pentrarton en Budapeŝto kaj poste en Munkeno. Pro kalumnioj kaj insultoj deflanke de superaj hungaraj ekleziaj organoj li decidis elmigri al Usono.

Kiel 32-jara romkatolika pastro li alvenis al la minista vilaĝo Wilkes Barre, kie vivis proksimume 65 slovakaj familioj. Li zorgis pri slovakaj enmigrintoj, establis lernejon, bibliotekon, gimnastikejon, konstruis lud- kaj ban-ejojn, kaj komencis pli profunde interesi sin pri elektrotekniko en malgranda teknika laboratorio.

Patentoj

En 1904 la federacia patentoficejo en Vaŝingtono agnoskis al Murgaš du patentojn. La unua estas konata kiel „aparato por sendrata telegrafo” kaj la dua kiel „metodo de transmisio de informaĵoj per sendrata telegrafo”.

La sukceso de liaj inventaĵoj estis grandega. La 26a prezidanto de Usono, Theodore Roosevelt, vizitis lian laboratorion en Wilkes Barre en 1905 kaj promesis al li financan registaran subtenon.

Post la vizito de la prezidanto sekvis aliaj patentoj: i.a. ondometro (1907), elektra transformatoro (1907), aparato por produkti elektromagnetajn ondojn (1908), sendrata telegrafo (1909) kaj aparato por produkti elektrajn oscilojn (1911).

Mondomilito

Dum la unua mondomilito estis malpermesataj en Usono privataj radiotelegrafaj stacioj. Pro tio Murgaš decidis dediĉi sin denove al pentrarto. Li estis konata ankaŭ kiel pasia kolektanto de mineraloj, fungoj kaj kreskaĵoj. Krome li havis unikan kolekton de insektoj, ĉirkaŭ 9000 ekzempleroj.

Kiel prezidanto de la Slovaka Nacia Konsilio en Usono li organizis subskribojn por subteni la kreadon de la Ĉeĥoslovaka Respubliko. En 1918 li kunsubskribas la Pitsburgan Konsenton, laŭ kiu reprezentantoj de ĉeĥoj kaj slovakoj konsentis fondi komunan ĉeĥoslovakan ŝtaton post la disfalo de Aŭstrio-Hungario.

Diplomo

En 1920 Murgaš, jam konata kiel usona inventisto, decidis reveni hejmen kaj instrui elektroteknikon. La tiamaj ĉeĥoslovakaj lernejaj instancoj rifuzis lian proponon, ĉar li ne posedis oficialan diplomon de profesoro de elektrotekniko. Vundite, li amare revenis al Usono, kie li mortis en 1929.

En lia slovaka naskiĝa vilaĝeto estas kreita memorĉambro, kie vizitantoj povas trovi originalajn bildojn, maketojn pri la inventaĵoj kaj diversajn dokumentojn kaj skribaĵojn.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07