Malriĉeco: kulpas ne la ŝtato sed la hejmo

Ekzistas en Germanio tri milionoj da infanoj vivantaj sub la limo de malriĉeco. Krome, en la lastaj 30 jaroj, „nenio okazis por infanoj”. Tiel opinias la prezidanto de la Germana Infanprotekta Ligo.

Kiel solvon li postulis garantiojn pri baza financa sekureco de idoj kaj gepatroj, pri plena aparteno al la eduka kaj socia sistemoj kaj aparte pri politika voĉdono ligata al la nombro de infanoj. Laŭ la lasta punkto patrino kun kvar infanoj havu kvin plenvalidajn voĉojn.

Lin subtenis enketo, laŭ kiu 70 % de la germanoj kredas, ke oni ne agas sufiĉe kontraŭ infana paŭperismo. Simila nombro pretas pagi pli da impostoj favore al malriĉaj infanoj.

Politikistoj

Reage al tia alarmkrio, homoj elkreskintaj post la dua mondomilito mirigite demandas sin, kie ili vivas. Multaj nuntempaj politikistoj, instruistoj, funkciuloj ktp devenas de postmilite malriĉaj familioj, dotitaj de granda idaro kaj sen aŭto, telefono aŭ televidilo.

Ili pluuzis jam uzitajn vestaĵojn, modeste manĝis, kaj vivis sur malmultaj kvadratmetroj sen propraj ĉambroj. Ili ricevis malmultan poŝmonon, longdistance piediris al lernejoj. Ili pagis lernejan monon en superaj institucioj. Tiuj infanoj estis malriĉaj.

Sed ne konante la nocion „infana paŭperismo”, ili tamen ricevis kontentigan instruadon kaj, sen psikologaj kaj sociaj helpantoj, atingis pli altan socian ŝtupon ol la gepatroj.

Pretendoj

Kontraste, post du generacioj, ĉu vere la nuna situacio de almenaŭ 20 % de la 15 milionoj da personoj sub 20 jaroj estas mizera, kaj ĉu vere „nenio okazis” por ili? Efektive malriĉecon difinas pretendoj pri la vivostilo kaj statistikaj nombroj. Ekzistas aliaj nombroj kaj aliaj statistikoj, kiuj almenaŭ relativigas la asertojn.

Germanio disponas pri 156 familiopolitikaj institucioj (praktike subvencioj) kun sume 200 miliardoj da eŭroj. Estas neeble mallonge detali ilin, kaj konstante ili pliiĝas, monsumoj altiĝas. Iom resume, la impostpagantoj liveras al la familioj infansubvencion, aldonajn monajn subtenojn, gepatran subvencion, impostan redukton, rajtojn pri gepatra libertempo plus salajra plupago, pri senkosta infanvarteja loko post la unua vivojaro.

Cetere, la ŝtato subvencias ĉiun tian lokon per 10 000 eŭroj jare. Ekzistas konsultejoj pri diversaj problemoj. Senpagaj estas la lernejoj kaj la studado. Finance grave efikas la senkosta aparteno de la infanoj (kaj de nelaboranta patrino/patro) al la sanservo. Jen nur eta parto de la listo.

Generacioj

La funkciulaj alarmvokantoj ĝenerale nur priplendas monan malriĉecon. Tio sendube povas ekzisti. Sed la problemoj ne estas tiom amasaj kaj infanoj kun malmulta mono ne nepre devas vivi mizere, kiel pruvis antaŭaj generacioj.

Vere kompatindaj estas infanoj, kies gepatroj vivas malpace, kiuj hejme ne spertas amon, edukon, instruadon; infanoj, kiuj ne konas sian devenon, ne vidas indajn celojn en la vivo.

Ankaŭ tiuj, kies rilatoj konsistas el „sociaj retoj”, kies aspiro estas la brila ŝajno de la varbindustriaj promesoj, kiuj devas iri vojon en kruela, malmorala, perforta direkto.

Plej ofte tiuj kazoj ne fontas en la anonima senkora „socio”, sed en la hejma ĉirkaŭaĵo. Neniu kaj nenio vere kapablas kuraci ties mensajn dispoziciojn. Eĉ ne mono.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07