Diskutoj seriozaj kaj fruktodonaj

La irana atom-programo fariĝis la temo de internacia konferenco en Vieno. Okcidentaj landoj kulpigas Iranon, ke ĝi sekrete laboras pri la konstruo de atombombo. La irana registaro tion kontestas.

Kunsidis ses landoj laŭ la formulo EU3 + 3 (Britio, Francio, Germanio + Ĉinio, Rusio, Usono) kaj Irano por ellabori planon pri tio kiel solvi la disputon. Laŭ Catherine Ashton, alta reprezentanto de EU pri ekstera politiko, la intertraktantoj difinis la problemojn „por atingi ampleksan kaj definitivan interkonsenton”.

Militaj kapabloj

Mohammad Javad Zarif, la ministro pri eksteraj aferoj de Irano, diris, ke la intertraktoj en Vieno estis „tre seriozaj kaj pli fruktodonaj, ol oni atendis”. Li aldonis, ke ambaŭ partioj atingis konsenton, ke nur la atoma programo de Irano estos pridiskutata en la tagordo, kaj ne ĝiaj sciencaj kaj militaj kapabloj.

Akceptita estas laborprogramo por daŭrigi la diskutojn. Okazos alia kunsido en Vieno, kaj provizora interkonsento donas al la partioj unu jaron por atingi solvon.

En novembro 2013 oni malstreĉis la sankciojn, kiuj paralizis la ekonomion de la naftoproduktanta lando, interŝanĝe de internaciaj kontroloj de ĝia pridisputata atom-programo. La malstreĉiĝo daŭras ses monatojn kaj finiĝos ĉi-somere.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07