Papriko protektata

Nove enskribita en la EU-registro de protektataj geografiaj indikoj estas la slovaka „papriko ĵitava” (slovake paprika Žitava).

La nomo „ĵitava” devenas de la nomo de la slovaka rivero Žitava (esperante Ĵitavo). En la baseno de tiu ĉi rivero en la 18a jarcento oni komencis kultivi kapsikojn. Poste disvastiĝis la kultivado en la laŭdanuba ebenaĵo, la plej granda ebenaĵo de Slovakio (ĉ. 10 000 km 2) en la sud-okcidenta parto de la lando.

Muelado

La papriko ĵitava estas preparata el la sekigita kaj pulvorigita frukto de kapsiko (science capsicum). Ĝi havas specifan oranĝ-ruĝan koloron, akiritan nur en la lasta fazo de muelado kun helpo interalie de oleo el kapsiko-semoj. La papriko dolĉe-delikate gustas kaj agrable odoras.

Tiaj ecoj rezultas de favoraj influoj, interalie la alteco de la kulturata tereno (150-250 m super la marnivelo), sufiĉo da pluvo (500-600 mm jare), kaj tralasa tero (gruzo, sablo kaj argilo).

La papriko reprezentas por la laŭdanuba ebenaĵo ne nur signifan enspezon sed ankaŭ simbolon de malnovaj kulturo kaj tradicio.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07