Kroata ekonomikisto Mladen Staničić pri ekonomiaj alternativoj

Mladen Staničić, doktoro pri ekonomiko, longatempa direktoro de la Instituto por Internaciaj Rilatoj de Respubliko Kroatio en Zagrebo, nun estas emerita profesoro ĉe la Universitata Instituto Dag Hammarskjöld pri internaciaj rilatoj kaj diplomatio en Zagrebo.

MONATO: La plimulto de la nunaj ekonomikistoj konsentas ke la novliberala kapitalismo kondukas la mondon al katastrofo. Ĉu ankaŭ vi konsentas pri tio?

STANIČIĆ: La modelo de la novliberala kapitalismo baziĝas sur doktrino pri monismo, la t. n. Ĉikaga Skolo, kies ideologo estas la Nobelpremiito Milton Friedman. Lia plej konata deklaro estas, ke la monsistema politiko estas tro grava por transdoni ĝin al politikistoj. Tio estas modelo kiun siatempe oni aplikis en Usono sub la prezidado de Ronald Reagan kaj en Britio sub la gvido de Margaret Thatcher, en Ĉilio dum la diktaturo de Pinochet, kaj kiun nun aplikas baltaj landoj inter kiuj ekzemple Latvio deklaris, ke ĝi eliris el la krizo.

La baza principo de tiu modelo estas, iom simpligite, la mesaĝo „streĉu vin tiom kiom longas via kovrilo”. En ĉiuj landoj kiuj havis politikan forton por apliki tiun modelon (ĉar en ĝi akriĝas la konflikto inter laboro kaj kapitalo) estas atingita makroekonomika stabileco. Se tio estas la celo, tiam la modelo de la novliberalismo (aŭ monismo) havis rezultojn. Ekzemple Ĉilio estas nuntempe unu el la plej evoluintaj ŝtatoj de Latin-Ameriko, Britio kontentige „naĝas” en la momenta stato de recesio, Usono resaniĝadas ktp.

La modelo estas bazita sur merkato, do sur objektivaj ekonomiaj kriterioj, ne baze de ŝtato, do je subjektivaj kaj politikaj kriterioj. Ĝi havas siajn malbonajn punktojn, ĉar tie, kie ĝi rigore aplikiĝas, ĝi kaŭzas grandajn konfliktojn inter laboro kaj kapitalo, certaperiode kreskas senlaboreco, kreskas socialaj diferencoj, sed mi ne kuraĝus aserti, ke tiu modelo kondukas la mondon al katastrofo.

MONATO: Noam Chomsky antaŭ nelonge en intervjuo kun Voĉo de Rusio deklaris, ke la neleĝan regantaron oni devas ŝanĝi tiel, ke oni kreu alternativajn instituciojn en kies fundamento troviĝos komunaĵo de laboristoj, kiuj regos sian sorton kaj siajn instituciojn, kaj per libera asociiĝado kreos diversajn specojn de federaciaj komunumoj. La fonton por tia maniero organiziĝi kaj konstrui socian ordon li vidas en la historia sperto de orienta Eŭropo, kun aparta akcento sur la jugoslavia memmastruma socialismo, kiun, laŭ lia opinio, nuntempe oni provas kiel eble plej bone rekrei sur la loka nivelo de memmastrumado, ekzemple en Usono en Rust Belt (la "rustozono", industria regiono nord-orienta, kun i.a. la urbo Detroit) kaj en Katalunio. Li vidas eliron serĉante ian trian vojon inter la novliberalisma privata kapitalismo de la okcidento kaj ŝtata kapitalismo de la iama oriento. Ĉu ne povus esti solvo iu formo de adapto de la iama memmastrumado en Jugoslavio?

STANIČIĆ: La problemo estas, ke malfacilas trovi alternativon. Ĉiuj katastrofteoriistoj pravas kiam ili kritikas iujn malbonajn konsekvencojn de novliberalismo, sed ili ne proponas alternativon. Okazas io simila kiel dum la studentaj manifestadoj en 1968 en Parizo kaj aliaj eŭropaj urboj: ĉiuj scias kontraŭ kio ili protestas, sed ne scias por kio ili batalas laŭ la tiama slogano: „Ni estu realismaj, ni postulu la maleblon!”. Ĉu la memmastrumado laŭ la jugoslavia modelo estas la „tria vojo”, estas malfacile diri, konante la cirkonstancojn en kiuj ĝi funkciis. Unue, ĝi funkciis en kondiĉoj de unupartia sistemo, do kadre de ŝtata totalismo en kiu la ŝtataj, do politikaj kriterioj regis super la objektiva merkato.

La laboristoj en entreprenoj decidadis pri io, pli ĝuste ili diskutis pri iuj ekonomiaj problemoj, sed apud la laboristaj konsilantaroj en ĉiu entrepreno aktivis partiaj organizoj, kiuj havis la rajton konfirmi ĉiun decidon, kiun akceptis laboristaj konsilantaroj. Do, la ŝtataj interesoj estis super la merkataj eĉ se koste de ekonomia damaĝo de la entrepreno pri kiu oni decidadis. Estus interese vidi ĉu tia modelo povus funkcii kaj adaptiĝi en la kondiĉoj de novliberalismo, en kiu la merkataj kriterioj superregas la politikajn.

MONATO: Ŝajnas ke la jugoslavia memmastrumado ne estis mortnaskito, kiel oni ĝin nun en la landoj de eksa Jugoslavio klopodas prezenti, ĉar ĝi ja funkciis dum 40 jaroj, evoluis kaj kiel nun statas la aferoj, estis pli sukcesa ol la nunaj sistemoj kiuj la landojn de eksa Jugoslavio senrevene puŝas al pereo kaj praktika sklaveco en la manoj de grandaj korporacioj kaj banksistemoj.

STANIČIĆ: Ekzistas anekdoto kiun oni atribuas al la konata angla teoriistino (kiu ankaŭ estis kandidato por Nobelpremio) Joan Robinson: „Ekzistas nur unu pli malbona afero ol esti ekspluatata – ne esti ekspluatata”. Grandaj korporacioj kaj banksistemoj ĉiam ekzistos, estas nur demando kiel limigi ilian potencon, aparte en la nunaj teknologiaj kondiĉoj, kiam per klavopremo eblas transigi grandajn monsumojn en sekundero de unu al alia mondoparto. Tio estas la bazo por multnombraj spekuladoj kaj manipuladoj pri financoj, pri kio ni daŭre atestas, ĉar pro la amplekso de tiuj spekuladoj la financaj fluoj en la mondo je pli ol centoblo superas la realajn fluojn. Tiel ekestis la t.n. papera kazino-ekonomio en kiu „mono kreas monon”. La populareco de tia negocado eliras el la fakto, ke la profitprocentaĵo en financa ekonomio estas kelkfoje pli granda ol tiu en la reala ekonomio. La problemo ne estas en la rilatoj inter kapitalo kaj laboro, sed en la adaptiĝo al la novaj teknologiaj defioj. Mi dubas ke iu speco de kopiado de la jugoslavia memmastrumado estus solvo.

MONATO: Kiuj estis la ĉefaj favoraj kaj malfavoraj karakterizoj de la jugoslavia memmastrumado?

STANIČIĆ: La ĉefa kaj verŝajne la unusola favora karakterizo estis, ke ĝi instruis la homojn pensi merkate. La entreprenoj, speciale en Slovenio kaj Kroatio, estis instigataj al racia merkata pensado pri sia objektiva pozicio sur la monda merkato. Sed kiam ili pro eventualaj malĝustaj decidoj konfrontiĝis kun malprofitoj, sur la scenejon venis la politiko, t.e. la Partio kiu certigis per la ŝtataj bankoj kreditojn por savi la entreprenojn el la krizo. Kaj kiam tiuj fenomenoj multobliĝis, kiam ne plu estis eksterlandaj kreditoj, la sistemo disfalis kuntirante kun si la tutan landon.

MONATO: Ĉu la spertoj de la jugoslavia memmastrumado povas esti eluzitaj por serĉi novan ekonomian sistemon, kiu konservus la karakterizojn de la merkata konkurado, sed malebligus la senliman riĉiĝadon de ĉiam pli malvasta tavolo de riĉuloj?

STANIČIĆ: Tio ĉi estas politika demando. La diferencoj en riĉeco kaj evoluo estas principe bona afero ĉar ili estas instigantaj al la kreado kaj laboro. Kompreneble ke en tio necesas esti racia kaj ne transiri certan limon. Ankoraŭ Platono diris, ke estas optimuma rilato 5:1, poste tio kreskis al 100:1, sed la nuna stato estas sociale neeltenebla. Kiel limigi tion, kiu starigos la limojn, kiel kontroli ke la limojn oni ne transpasas, kiu kontrolos la kontrolistojn ... estas demandoj al kiuj iam oni devos trovi respondojn. Optimistoj memorigus pri malnova diraĵo laŭ kiu la kapablo de la homaro solvi problemojn kreskas proporcie al la grandeco de tiuj problemoj. Ni esperu ke ankaŭ ĉi-foje estos tiel.

MONATO: Kio en la moderna tempo devus anstataŭi la funkcion de la gvida partio en la jugoslavia memmastrumado?

STANIČIĆ: Tio estas demando de soci-politika modelo, ĉu la estonta evoluo havos en sia fundamento la merkatajn objektivajn aŭ la politikajn subjektivajn kriteriojn. Verŝajne estas necese trovi iun kombinon, eble tio estas la ĉina vojo de la kombino de politikaj kaj merkataj kriterioj aŭ inversa vojo de Obama kiu kombinas merkatajn kaj politikajn kriteriojn (la sanasekura reformo en Usono). Tiu kiu havas respondon al ĉi tiu demando, estas kandidato por la Nobelpremio. Ĉiuokaze la domino de politiko tra iu partio ne plu estas konsiderebla, ĉar tiu sistemo historie kompromitiĝis. Ĉu la liberala demokratio (laŭ Churchill: la malplej malbona en ĉiuj sistemoj), kiu estas la politika fundamento por la evoluo de la novliberalismo, ĝin povas dissolvi, tion ni vidos.

Zlatko TIŠLJAR

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zlatko Tišljar el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07