La plej trompiĝema lando

„Rrrrrrr-n.” Sonas via telefono.

„Lo! Ha lo!”

„Parolas mi, estas mi.”

„Ĉu mi parolas kun Masao? Sed vi havas strangan voĉon.”

„Mi havas malvarmumon. Panjo, grava afero. Mi misuzis monon de mia firmao. Se mi ne redonos kvin milionojn da enoj [38 500 eŭrojn] en du tagoj, mi estos arestita. Helpu min!”

„Tio ja gravas. Kiel mi helpu?”

Tiamaniere vi fariĝas plia viktimo de trompado. Laŭ peto de via falsa filo (aŭ nepo, amiko de la filo, advokato, policano ktp) vi ĝiros la monsumon de via ŝparaĵo al la konto de la trompanto. Jen plej simpla, sed efika ruzo.

Ekde la jaro 2000 multiĝas en Japanio tiaj krimoj, ofte celantaj maljunulojn. La polico kaj financaj institucioj batalas kontraŭ tiaj fiagoj. Ĉe bank-giĉetoj, ekzemple, oni disdonas al klientoj avertilojn.

Taktiko

Tamen la trompistoj ŝanĝas sian taktikon. Fojfoje ili evitas bank-kontojn kaj sendas helpantojn por havigi al si la monon. Aŭ ili ludas mem la rolojn de policano, bankisto aŭ advokato, por ke la trompato fide transdonu sian monon.

En la jaro 2013 okazis en Japanio 38 300 trompado-kazoj kun perdoj – almenaŭ por la viktimoj – de la ekvivalento de 327 milionoj da eŭroj.

Evidente trompado ne estas aparte japana fenomeno. Tamen japanoj montriĝas trompiĝemaj. Usona kodumulo Kevin Mitnick opinias: „Japanio, kiu havas kulturon de konscienco kaj konfido, estas la plej trompiĝema lando.”

ISIKAWA Takasi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07