Malbelon beligi: la Greenwald-principo

Meze de januaro la usona prezidanto, Barack Obama, anoncis, ke li intencas bridi la mondskale kritikatan Nacian Sekurecan Servon (NSA). Inter diversaj aliaj reformoj ne plu estos permesite al NSA konservi informojn pri telefonvokoj faritaj en Usono (kiu organizaĵo tamen rajtos konservi ilin, ankoraŭ ne klaras); ne plu eblos prispioni prezidantojn kaj estrojn de tiel nomataj amikaj aŭ aliancigitaj ŝtatoj.

La reformoj rezultas de la riveloj pasintjaraj de Edward Snowden, kiu, laborinte kadre de la usonaj sekurecaj servoj, rivelis la amplekson de ilia agado. Snowden, depende de persona vidpunkto aŭ heroo aŭ perfidulo, montris interalie, kiom NSA kaj paralelaj organizaĵoj nome de la popolo tamen lezas ties privatecon.

La parolado de Obama estas grandskale raportita kaj ĝenerale bonvenigita. Jen unua paŝo, diris komentariistoj, ĝis ekvilibrigo de la rajtoj de individuoj kaj la rajtoj de la ŝtato.

Tamen ne ĉiu konsentis. Artikolante en la brita gazeto The Guardian, la ĵurnalisto kaj iama advokato Glenn Greenwald atentigis pri la hipokriteco de Obama.

En sia parolado Obama defendis la liberecon de la individuo. Tiu ĉi libereco estas, laŭ la prezidanto, la „fonto de homa progreso”. Belaj vortoj sed, kiel notis Greenwald, ili devenas de la buŝo de homo, kiu celas aresti la individuon – Edward Snowden, nun en ekzilo en Rusio – kiu spronis la debaton pri libereco kaj la povoj de la ŝtato.

Pli grave, Greenwald ne alte taksis la reformemon de Obama. Temas pri nura propagando por trompi kaj silentigi kritikantojn.

Laŭ Greenwald, politikistoj „ĵuras ŝanĝi la sistemon, por ke la eraroj de la pasinteco ne plu okazu. Poste ili intence agas male: ili beligas la sistemon, igante ĝin politike pli digestebla, per vakaj, kosmetikaj tiel nomataj reformoj, por tiel mutigi la koleron de la publiko, kaj samtempe por lasi la sistemon esence senŝanĝa, eĉ pli rezistkapabla al kritiko ol antaŭe”.

Tiel tuŝas Greenwald nervon en la korpo de la niatempa demokratio: la ideon, ke politikistoj kaj aliaj beligas malbelon kaj ĝin tiel fortigas. La principon aplikas ne nur registaroj sed ankaŭ ĉiuj aŭtoritatoj, organizaĵoj kaj aliaj grupoj. En Britio, ekzemple, la dekstrema, bulvarda gazetaro luktas oste kaj voste kontraŭ la klopodoj de la registaro (ĉi-okaze mordata, ne mordanta) por reformoj de la ĵurnalisma etiko.

Dum jaroj la bulvarda klaĉ-gazetaro (ne, nepras diri, la enhave pezaj ĵurnaloj, kiel The Guardian, aŭ ĝenerale honestaj kaj morale skrupulaj regionaj kaj lokaj gazetoj) lezadis la tiel nomatan redaktoran kodon. La kodo, en si mem bone elpensita, estis tamen neglektata: homaj rajtoj, privateco, estis daŭre subfosataj (ekzemple telefon-konversacioj kaj interreta korespondado de politikistoj kaj aliaj eminentuloj kaŝe kaj nepravigeble registritaj).

Post raporto de esplorkomisiono, kiun prezidis juĝisto, Brian Leveson, la registaro starigis novan instancon kun povo monpuni tiujn ĵurnalistojn, kiuj eksterkode agas. La instanco, kontraste al la malnova, konsistu el pli da sendependuloj, malpli da gazetistoj, por certigi, ke la kodo estu rigore aplikata.

La bulvardistoj tamen malakceptis la registaran planon. Ili diris, ke regionaj kaj lokaj ĵurnaloj, finance malfortaj, estus ruinigitaj, se ili alfrontus al monpunoj. Ili do kreis sian propran instancon kun – kaj tiel mi revenas al Greenwald – nuraj kosmetikaj ŝanĝoj. Temas, efektive, pri la malnova instanco sub nova nomo.

Ĉu la bulvardistoj sukcese „mordos” la registaron kaj trompos la publikon per sia ruzo, ankoraŭ ne direblas. Rezulton atendante, oni povus sammaniere konsideri la oficialan respondon („Ŝanĝojn ni faris: tio ne plu okazos”) al la seks-skandaloj en la brita romkatolika komunumo kaj BBC, kaj al korupto en la polico kaj la bankoj.

Supozeble la Greenwald-principo aplikeblas ankaŭ al aliaj skandaloj en aliaj landoj. Estus interese informiĝi.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07