Gajan Kristnaskon, malgajan Novjaron

Gaja Kristnasko ĉi-jare ja realiĝis, sed mallonge daŭris, la tradicia bondeziro por la kipra loĝantaro. Ĝia espero je 2014, ke ĝi estu, se ne jaro fruktodona, almenaŭ pli bona el ekonomia vidpunkto ol 2013, estis fakte baldaŭ malkonfirmita. Kiel konate, la ĵus finiĝinta estis vere „terura jaro” por la ekonomio de la eta mez-orienta insulo, kies greklingva parto en marto sin trovis eĉ ĉe la rando de bankroto.

La dumtempa feliĉeco de la gekipranoj ĉefe dependis de tio, ke la registaro de la respubliko, nun regata de la konservativulo Marjos Anastasjadis, anoncis en decembro, ke ĉiu dungito devos leĝe ricevi sian 13an salajron, dum multaj kompanioj estis delonge (sed kontraŭleĝe) anoncintaj ĝian abolon.

Tuj post la tradiciaj novjaraj fajraĵoj oni komprenis, ke la tuta jaro 2014 estos fajra kaj eksplodema: ekde la 1a de januaro ekvalidis kelkaj novaj rimedoj, per kiuj la registaro de la iam riĉega lando klopodos konformiĝi al la postulemaj direktivoj de la t.n. Trojko1 kaj precipe de s-ino Verculescu [verkulesku], jam rebaptita de la kipranoj s-ino Drakulesku. Oni komencis per banala „imposto pri la konsumoj”, kiu entrenas abruptan altiĝon de la vetura (feliĉe ne de la hejta) fuel-prezo: ĝi supreniris je 5 cendoj litre kompare kun la fino de 2013. Ne temas pri vera novaĵo: la registaro ne havas fantazion, kaj io simila jam okazis komence de 2013, kiam la karburaĵaj prezoj pufiĝis je 7 cendoj litre kompare kun 2012.

Monujo

Pli rimarkinde, ekde la 13a de januaro 2014 supreniris ankaŭ la aldonvalora imposto (de 18 % al 19 %). La plej maltrankviliga rimedo koncernas tamen la tondadon de salajroj: ĉiuj, kiuj laboras por la ŝtato (instruistoj, medicinistoj ktp), tuj perdis – kun multaj sezonaj bondeziroj – 3 % de sia malneta salajro. Kvazaŭ tio ne sufiĉus, ĉiuj devos pagi ĉiumonate ankaŭ kroman imposton, kiu atingos 2,5 % por tiuj, kiuj gajnas 1501 ĝis 2500 eŭrojn monate, kaj etete pli (ĝis 3,5 %) por la homoj, kiuj gajnas pli bonan salajron. Ankaŭ la laborantoj en la privata sektoro devos rezigni pri samaj procentoj de sia salajro: ili estas tamen pli bonŝancaj, ĉar la duonan parton de la imposto pagos la dunginto. Do en la privata sektoro la diferenco en la monujo estos iomete malpli okulfrapa.

Naĝejo

Ĉe la ĝis nun priskribitaj ekonomiaj rimedoj, la demando estas: kiel esperi finon de la recesio? La respondo estas: neniel. La recesio kaj la krizo povas dum aldona jaro pludaŭri. Ĉefe malkontentas kompreneble tiuj, kiuj esperis, ke oni finfine pagigos la privilegiulojn, nome tiujn, kiuj pro multjara impostevito aŭ taŭgaj amikecoj sukcesis havigi al si vilaojn, egkapacitajn aŭtomobilojn, privatan naĝejon, sen iam cendon pagi.

Nenio tia okazis kaj okazos. Ankoraŭfoje pagas la plebo (tute senkulpa pri la eraroj de la antaŭa komunisma registaro Ĥristofjas, lastatempe ne hazarde rebaptita Katastrofjas). Dum la landa ekonomio kaj la junularaj revoj pro la kreskanta senlaboreco brulas, la riĉuloj daŭrigas sian feston: en sia jam menciita fajr-ŝirma (kaj ja neimpostata) naĝbaseno.

Roberto PIGRO
1Moknomo por la triopo konsistanta el Internacia Mona Fonduso, Eŭropa Centra Banko kaj Eŭropa Komisiono, kiuj kvazaŭ diktatoroj preskribas, kiel la sud-eŭropaj landoj solvu siajn financajn problemojn.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07