La Granda Datumaro

Interreto refasonis, kiel la homaro komunikiĝas. Ĝi ŝanĝis la manierojn, en kiuj entreprenoj komercas, registaroj funkcias kaj homoj vivas. Iom malpli konata estas tio, ke nun estas pli da informoj ŝvebantaj en la aero ol iam antaŭe, kaj tiuj informoj estas uzataj por eksterordinaraj novaj celoj. Oni povas nun per granda datenaro ekscii aferojn, kiujn oni antaŭe ne povis kompreni per la analizado de malgrandaj kvantoj da informoj.

En la jaro 2000 nur kvarono de la mondaj informoj estis registrita en komputile legebla formo. La resto restis sur papero, mikrofilmo kaj aliaj tradiciaj portiloj. Ĉar la kvanto da ciferecaj datumoj pliiĝas galope kaj duobliĝas en ĉirkaŭ tri jaroj, la situacio intertempe inversiĝis. Hodiaŭ pli ol 98 % de ĉiuj konservitaj informoj estas komputile legeblaj.

La disponiĝo de grandaj kvantoj da informoj necesigas profundajn ŝanĝojn en la maniero, kiel informoj estas analizataj. Hodiaŭ oni favoras la ordigon kaj uzadon de amasoj da informoj anstataŭ pritrakti nur specimenojn, kiel statistikistoj faris antaŭe dum jardekoj. Ofte oni devas rezigni serĉi klarigojn kaj anstataŭe akcepti nur korelaciojn, ĉar „granda datumaro” pli helpas respondi al „kio” ol al „kial”. Ofte, tamen, tio sufiĉas.

La „Granda Datumaro” (en la angla enmodiĝis la esprimo „big data” por priskribi datumarojn tiel grandajn kaj kompleksajn, ke ne eblas pritrakti ilin per la tradiciaj rimedoj) eble ŝanĝos la manieron, en kiu oni perceptas la mondon. Pli kaj pli da datumaroj aldoniĝas kun la celo kompreni eventojn kaj fari decidojn, kaj ŝajne la analizado pli kaj pli ofte donas probablojn anstataŭ definitivan respondon.

Interreto de Objektoj

La „Granda Datumaro” originis en la cifereca revolucio de la 1980aj jaroj, kaj nun komputiloj kaj Interreto kontribuas al ĝi per konstanta malaltigo de la kostoj de kolektado, konservado, traktado kaj interŝanĝado de informoj. Hodiaŭ oni parolas ankaŭ pri la „Interreto de Objektoj” (angle „IoT”, do en Esperanto eble „Ido”), kiam la nombro de „objektoj” konektitaj al Interreto – fridujoj, panrostiloj, unuopaj lumoj, ... – vaste superos la nombron de homoj. Evidente ankaŭ tio povus multobligi la disponatajn datenojn.

Kelkaj homoj esperas, ke la „Granda Datumaro” kontribuos al klareco en demokratia administrado. Kelkaj rekomendas la koncepton de „publika datumaro”, kiu preterpasos la liberan informadon nun kutiman en evoluintaj demokratioj. Apogantoj de tiu movado insistas ĉe registaroj, ke la vastaj informoj konservataj de la ŝtato estu facile alireblaj por publika konsultado. Aliflanke, registaroj devas protekti siajn ŝtatanojn kontraŭ nedezirinda superregado de grandaj firmaoj, kiuj amasigas informojn pri siaj klientoj kaj ties vivoj.

Granda Frato

Samtempe kreskas maltrankviliĝo pri la manko de privateco de konservataj informoj. Ju pli da informoj aldoniĝas al datumbazoj, des pli granda la risko, ke privataj informoj fariĝos publike alireblaj, kaj tiun alireblon la nunaj teknologioj kaj leĝoj neadekvate traktas.

Registaroj devas protekti siajn ŝtatanojn kaj merkatojn kontraŭ la misuzado de la „Granda Datumaro”, alie la „Granda Datumaro” estos la „Granda Frato”. En ĉiuj landoj, sed speciale en la nedemokratiaj, la „Granda Datumaro” plifortigas la jaman malsimetrion de forto inter la ŝtato kaj la popolo.

La „Granda Datumaro” ŝanĝos la manierojn, en kiuj oni vivas, laboras kaj pensas, kaj starigos defiojn ne facile respondeblajn. La „Granda Datumaro” eble signas la momenton, en kiu la „informsocio” finfine plenumos la promeson sugestitan en sia nomo.

Lenio MAROBIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenio Marobin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07