Skulptaĵoj provokas diskutojn

Se vi volas vidi iun sovetian memoraĵon en la litova ĉefurbo Vilniuso, nepre vizitu la Verdan Ponton, sur kiu staras kvar skulptaĵgrupoj, kiuj ne nur memorigas pri la komunisma pasinteco, sed ankaŭ provokas sociajn diskutojn.

Komunisma ideologio

La skulptaĵojn sur la Verda Ponto super la rivero Neris oni starigis en 1952. La verkoj de tiutempaj eminentaj skulptistoj prezentas soldatojn de la Ruĝa Armeo (En la gardo de la paco), laboristojn (Industrio kaj konstruado), agrikulturistojn (Agrikulturo) kaj junajn sciencistojn (Sciencista junularo). Ili estas la lastaj publike eksponataj grandaj monumentoj, kiuj spegulas la komunisman ideologion. Ĝin Litovio rifuzis antaŭ pli ol du jardekoj, kiam ĝi unua en la tiama Sovetio proklamis sian sendependecon.

La statuoj estis kreitaj en la etoso de la tiutempe moda „socialisma realismo”. Tamen evidente tiuj bravuloj, kiujn prezentas la skulptaĵoj, ne kontraŭstaris la tempofluon. Dum pli ol ses jardekoj, pasigitaj subĉiele, ili suferis damaĝojn (fero rustiĝis, aperis rimarkeblaj truoj). Kion fari pri ili: forigi kaj forgesi aŭ renovigi kaj gardi kiel simbolon de la pasinteco?

Ofendo

Kęstutis Masiulis, parlamentano kaj eksa vicurbestro de Vilniuso, tute ne ĉagreniĝus, se tiujn skulptaĵojn oni forigus. Ili ja ofendas la litovojn, kiuj tiam suferis pro la registaro, kiu naciigis bienojn, nuligis la profesian kaj scienclaboran liberecon, kondamnis pli ol 300 milojn da homoj al malliberigo, enprizonigo kaj ekzilo en la fora Rusio. Dume Lolita Jablonskienė, la estrino de la Nacia Artgalerio, prefere akceptus la ideon pri renovigo de la skulptaĵoj. Ili ja estas memorsimboloj, kiujn necesus gardi.

Protektata?

Certe Litovio ne estas la ununura lando, kiu kolizias kun similaj problemoj. Tamen ĉi tie la historio kaj soifo je ŝanĝiĝo evidente konkuras. La estonteco de la surpontaj skulptaĵoj en Vilniuso almenaŭ ekde la jaro 2005 estas malklara. Tiam la registaro, baziĝante sur la leĝo pri heredaĵo, deklaris la Verdan Ponton kaj ĝiajn skulptaĵojn protektata objekto. Dume oponantoj citas iom postan leĝon, kiu malpermesas simbolojn de la sovetia kaj naziisma periodoj. Ekzemple en skulptaĵo, sur la tigopinto de flago en la manoj de soldatoj, klare videblas la sovetia emblemo de la „serpo kaj martelo”.

Malhumana

Antaŭ kelkaj jaroj, kiam oni preparis la omaĝon de la 65a datreveno de la venko kontraŭ la naziisma Germanio, la tiama urbestro de Moskvo Jurij Luĵkov mem proponis pagi la renovigon de la litovaj skulptaĵoj. Tamen la registaro en Vilniuso rifuzis la helpoproponon. La nuna urbestro de Vilniuso Artūras Zuokas menciis, ke la skulptaĵoj estas renovigendaj. Tio povus daŭri du jarojn, kaj oni bezonus ĉirkaŭ 200 000 usonajn dolarojn. Kompromise li proponis munti dekoraĵtabulojn sub la statuoj por klarigi, kiel malhumana estis la sovetia okupado.

Super marĉo

Ekzistas plia eblo. Ĝin apogas unio, reprezentanta eksajn politikajn malliberulojn kaj ekzilitojn. La unio proponas transloki la skulptaĵojn al la privata parko Grūtas, kiu eksponas sovetiajn statuojn kaj monumentojn. La parkestro Viliumas Malinauskas diras, ke li jam trovis novan lokon por la skulptaĵoj de la Verda Ponto – speciale por ili oni konstruus novan ponton super marĉo.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07