Eŭropo: nepras forta, centra administrado

Eŭropa Unio naskiĝis el la cindroj de la dua mondmilito kaj el la turmentiĝo de la frua malvarma milito kiel projekto por konstrui kaj subteni pacon kaj prosperon tra la kontinento. Por plenumi sian mision en la 21a jarcento ĝi antaŭen paŝu al pli granda integriĝo.

Malpreciza mandato kaj manko de institucia klareco kernas kiel kurantaj problemoj de la organizaĵo.

Krom se la triopo Eŭropa Komisiono, Eŭropa Konsilio kaj Eŭropa Parlamento povos legitimiĝi inter la eŭropaj ŝtatanoj kaj transformi la union en veran federacian unuiĝon kun komunaj fiskaj kaj ekonomiaj politikoj harmonie al la eŭro, Eŭropo maltrankviliĝos pri sia estonteco. Ĝi daŭre trovos, ke ĝia socia modelo estas ruinigita de pli kaj pli konkuranta tutmonda ekonomio.

Ŝuldokateno

La unua paŝo estu disvolvi strategion bazitan sur ekonomia kresko kaj tiel eskapi el la kuranta ŝuldokateno. Strukturaj reformoj povas sukcesi nur lige kun kreska prognozo.

Por subteni reformon, la unio bezonas klaran vojon pri legitimiĝo sed, en alia flanko, limigitan centran administradon. Tiurilate necesas krei administran instancon kontroleblan de eŭropaj ŝtatanoj. Oni do akceptu la plifortigon de la parlamento kiel suba leĝofara ĉambro kaj la konsilio kiel supera.

Subsidiareco

La ŝlosilo por krei federacian Eŭropon kun legitimitaj regantaj institucioj dependas de la taŭga efektivigo de la principo pri subsidiareco, kie la plej altaj niveloj de la registaro respondecas nur pri tiuj funkcioj, kiuj ne povos esti plenumataj en plej malaltaj niveloj.

Proponantoj de federacia Eŭropo devas prezenti sian aferon al pli kaj pli skeptika eŭropa publiko. Ne sufiĉos reliefigi nur la gajnojn de unuiĝinta kontinento havanta la plej grandan merkaton kaj plej liberan moviĝadon de laborfortoj kaj kapitalo en la mondo. Nepras, se la kontinento volas sukcesi en la kreskanta tutmondiĝo, ankaŭ rekoni la netaŭgecon de la ekzistantaj strukturoj de Eŭropo.

Eŭropo havas hodiaŭ 7% de la monda loĝantaro, fabrikas 25% de la produktaĵoj en la mondo kaj kalkulas je 50% de la monda sociala elspezo. Sen reformoj, la financado de ĝia malavara ŝtata bonfara servo fariĝos pli kaj pli malfacila en treege konkuranta internacia ekonomia medio.

Kantonoj

La historio donas ekzemplojn de sukcesaj politikaj federacioj. En la 1780aj jaroj Usono estis maldense loĝata manpleno da novaj ŝtatoj kun komunaj kulturo kaj lingvo. Tamen la ekzemplo ne taŭgas por la hodiaŭa Eŭropo. Homoj loĝantaj en la svisaj kantonoj bezonis jarcentojn por konatiĝi unu kun la aliaj. Sekvis longa konfederacia periodo antaŭ ol moviĝi al plena federacio en 1848. Tiu transiro plenumiĝis nur post historia momento de grandaj puŝoj inter liberaluloj kaj konservativuloj, protestantoj kaj katolikoj.

Lasinte jardekojn da iompostioma integriĝo malantaŭ si, kaj nun troviĝante ene de rapide ŝanĝiĝanta mondo, Eŭropo moviĝu post jaroj aŭ jardekoj, ne post jarcentoj, al plena politika unuiĝo. Estus utile sekvi la svisan modelon.

Liberaj merkatoj gravas, precize ĉar ili ebligas al homoj sen komuna identeco kune labori, eĉ se ili reciproke sin malamas. Ĝis nun bone funkciis en Eŭropo tia integriĝa procezo. Sed por solidigi tiujn atingojn la eŭropaj institucioj sekvu sukcesojn jam atingitajn de la merkatoj. Tiuj institucioj estu limigitaj por liveri servojn de komuna intereso, kun minimuma interveno en la ordinaran vivon de naciaj membroŝtatoj.

Financoj

Eŭropo bezonas fortan sed limigitan centran administradon kun kiel eble plej multe da loka diverseco kaj ekvilibro de prioritatoj. Sektoro nepre bezonanta pli centran reguligon kaj institucian direkton estas tiu de financoj.

Estas kritikinda la ideo, ke membroŝtatoj konservu malsamajn regulojn ene de komuna spaco, kie financaj institucioj libere funkcias. Foresto de unuforma regularo kaŭzos maltrankvilon okaze de estontaj financaj krizoj en la tutmonda ekonomio. La eŭropaj landoj nepre interkonsentu pri reciproka traktado de la pagbilanco de eksterlanda komerco kaj pri la harmoniigo de minimuma impostado kun la celo financi la komunan eŭropan buĝeton.

Kvankam federacia Eŭropo estu malfermita al ĉiuj eŭropaj membroŝtatoj, registaroj decidu, ĉu aliĝi, pro longdaŭraj avantaĝoj, aŭ ĉu eliĝi, ĉar ne eblas akcepti kondiĉojn truditajn de altaj instancoj. Estas iluzio la kredo, ke forta politika unuiĝo povas esti konstruata sur malforta lojaleco rezultinta de riproĉeblaj traktatoj. Ĝi fontu el popola mandato.

Solvoj

Ne mankas solvoj. Ekzemple, la Eŭropa Parlamento povus elekti la gvidanton de la Eŭropa Komisiono, kiu siavice organizus kabineton de ministroj el la grandaj politikaj partioj funkciantaj en la parlamento. Tio inkluzivus financan ministron kun la kapablo starigi impostojn kaj pretigi konsiderindan buĝeton por la tuta unio. La fokuso de la financa ministro estus makroekonomia kunordigado, kaj ne mikroekonomia administrado.

Aliaj postenuloj en la kabineto respondecus pri la supernacia eŭropa administrado de defendado, eksterlanda politiko, energifontoj, infrastrukturo kaj similaj. Pri aliaj aferoj respondecus naciaj registaroj ene de la federacio. La Eŭropa Juĝkortumo arbitracius disputojn inter la komisiono kaj la membroŝtatoj.

Tamen restas kerne, ke la nuna sistemo ne kontentige funkcias. Elekti pli intiman integriĝon ol la nunan pli-malpli liberan sistemon estus multe pli prudente kaj alloge.

Lenio MAROBIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenio Marobin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07